Vizitu Forumon

Oni efike protektis la medion de Tibeto

(GMT+08:00) 2011-07-20 10:42:43

Tibetano Tsewang Jigme, kiu loĝas ĉe la rivero Lahsa, same kiel aliaj loĝantoj sin ekzercas kaj aprecas flokojn da flavaj anasoj kaj mandarenanasoj apud la rivero ĉiu matene, kaj tio jam fariĝas lia rutina kutimo en la vivo.

Ekde la 90-a jardeko de la 20-a jarcento, la tibeta registaro pli alte atentis mediprotektadon, kaj la loĝantoj tie inklinis protekti siajn vivmediojn. Iuj perdiĝintaj birdspecioj al tie revenis, kaj la nombro de ili estas nekalkuleblaj. Kiel loĝanto de la urbo Lahsa, la bildeca pitoresko ĉe la patra rivero ege komfortigas la koron de Tsewang Jigme.

Tibeto estas unu el la ĉinaj provincoj, en kiu abundas je biologia diverseco. 60 jarojn post la fondiĝo de la nova Ĉinio, la lando alte atentas protektadon kaj konstruadon de la tibeta ekologia medio. Dum la pasintaj 5 jaroj, Tibeto investis pli ol 10 miliardojn da juanoj kaj sinsekve plenumas protektadon de la naturaj arbaroj, revenigon de grenobedo al arbaro kaj konstruadon de la nuturrezervejoj.

En tibeto neniu specio formortis. Male, la biologia diverseco pli kaj pli riĉiĝis, kaj la ekologia medio fundamente konservas sian indiĝenan staton. En Tibeto oni ĉiam diris, ke ni devas bone protekti la naturan medion kaj vegetalon same kiel niajn okulojn.

Kiam oni plifortigas la mediprotektadon en Tibeto, la tradicia energifonto kiel la bovfekaĵo, la brulligno, la herbo kaj la arbradiko, kiujn tibetaj kamparanoj kaj paŝistoj longe uzis, estas forlasitaj. La metano, la sunenergia forno, la sunenergia elektra centralo, la sunenergia akvohejtilo, kaj aliaj mediprotektaj energifontoj nun jam eniris en la hejmojn de la tibetanoj, kaj ne nur radikale plibonigis la vivtenojn kaj produktajn kondiĉojn de la lokaj kamparanoj kaj paŝistoj, sed ankaŭ bone protektis la lokan medion.

Ĝis la fino de la jaro 2010, proksimume 750 miloj da lokanoj jam profitis de la pura metano. Unu metana cisterno povas anstataŭi 1.5 tunojn da brullignoj, egalanta la biorezerva kvanto de 3.5 hektaroj da arbaroj.

Februare de la jaro 2010, la ĉina Ŝtata Konsilantaro konsideris kaj adoptis la Protektan kaj Konstruadan Projekton de la Eko-sekureca Ekrano de Tibeto, elmetis preskaŭ 5 kvin-jarajn planojn kaj investadon de 15.5 miliardoj da juanoj por plenumi la protektan kaj konstruadan projekton de la ekologia medio de 3 specoj kaj de 10 programoj, kaj ĝis la fino de la jaro 2030 fundamente finkonstruos la eco-sekurecan ekranon. Ĝis nun, oni jam plenumis investon de 2.5 miliardoj da juanoj de la projekto, kaj oni jam amplekse komencis la konstruadan laboron.

Unuvorte, la akvo, aero, voĉo, tero, radioaktivaĵo kaj kvalito de la ekologia medio estas ĉiam en bona stato, ĝis nun Tibeto estas ankoraŭ unu el la regionoj en la mondo kun la plej bona medio-kvalito.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto