Vizitu Forumon

Ruĝa Turimo sur la Jinggang-Monto

(GMT+08:00) 2011-07-27 20:44:51

La provinco Jiangxi starigis multajn mejloŝtonojn en la procezo de ĉina revolucio, dum Jianggangshan (Jinggang-monto) estas la plej brila loko inter la multaj ruĝaj turismejoj.

Jinggangshan aŭ la Jinggang-monto estas lulilo de la ĉina ruĝa armeo. En la jaro 1927, post la Aŭtun-rikolta Leviĝo, Mao Zedong gvidis la armeon al Jinggang-monto, ĉelimo de la provincoj Hunan kaj Jiangxi. Li faris historian decidon rearanĝi la armeon laŭ la principo kaj penso de la Komunista Partio kaj fondis la unuan revolucian armeon de laboristoj kaj komparanoj. Nelonge poste, la armeo gvidata de Zhu De venkinte en la Nanchang-a Armita Leviĝo venis al Jianggang-monto. Ambaŭ armeoj kuniĝis sur la monto. Sekve la ruĝa armeo gvidata de ĉina kompartio rapide elkreskis kaj fariĝis nova armita forto.

Tio estas grava turniĝo de la kompartio en batalo kontraŭ Kuomintanga regado. Antaŭ tio, la armeo de Kuomintango faris ekstermon kaj subpremadon al kompartianoj, fendiĝis la kunlaboro inter ambaŭ partioj. La kompartio, por vivi kaj ekzisti, devis dependi de si mem kaj fondi sian armitan forton.

Jianggang-monto estas lulilo de la ĉina revolucio, kaj estas sanktejo de ĉinoj. Nun grandnombro da turistoj venas al Jianggang-monto por viziti kaj adori ĉiujn lokojn memorindajn. En Ĉinio oni nomas la viziton kiel "ruĝan turismon", ĉar la ruĝo estas simbolo de la kompartio.

La ruĝa turismo donas profiton kaj favoron al lokanoj. Intervjuate, sinjoro Yang Eryong, oficisto de la urbo Jinggangshan diris, ke sur la Jianggang-monto troviĝas pli ol 200 hoteloj kaj restoracioj kiuj enlaborigis pli ol 30 mil personojn. Plue, la ruĝa turismo grande plibonigis la lokan trafikon. Turistoj povas facile atingi la Jinggang-monton per fervojo kaj ŝoseo.

Sincere dirite, estas malfacile al ni el eksterlandoj sperti la pozicion de Jinggang-monto el la historia rigardo. Kvankam mi lernis la historion pri la ĉina revolucio en universitato, kaj nun mi vivas en Ĉinio du jarojn, tamen mi ne povas facile eliri el mia mondo, mi rigardas ĉion ĉi tie per la sento de usonano.

Eble tio estas la kialo, ke ni estas ununura raportista grupo el eksterlandanoj inter la turistaj grupoj al Jinggang-monto. Jinggang-monto estas tre grava por la ordinaraj ĉinoj, tamen al eksterlandanoj, kiuj malmulte konas la historion de Ĉinio, Pekino kaj Ŝanhajo estas lokoj nepre nepreterlaseblaj, dum la malproksima urbeto kia Jianggangshan, estas ne tiom grava por ili.

Mi deziras diri al tiuj eksterlandanoj, kiuj restas sur la Tian`anmen Placo kaj faras kunfotadon kun la portreto de Mao Zedong, ke la ruĝa ĉarmo de Ĉinio sentiĝas ne nur en Pekino, sed ankaŭ la ruĝaj lokoj. Se oni persone spertas ilin, oni povas kompreni ĉinojn kun ilia fiero pri la revolucia historio.

La fiereco varie montriĝas. Iuj portis la Muzikan Teatron pri Longa Marŝo al Broadway, aliaj funkciigas restoraciojn por solvi la manĝadon kaj loĝadon de turistoj. Ili pace vivas, kaj probable la paco ja estis la deziro de iliaj antaŭuloj, kiuj akceptis la ruĝajn armeanojn antaŭ pli ol 80 jaroj sur Jinggang-monto.

La ruĝaj armeanoj batalis sur Jinggang-monto, kaj la popolanoj helpis al ruĝa armeo. Ili kune faris grandegan kontribuon por la nova Ĉinio. Se vi deziras serĉi la radikon de moderna Ĉinio kaj ĝian disvolvan motivon, do venu al Jianggangshan, vizitu la monton!

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto