Vizitu Forumon

Nov-energia Veturilo

(GMT+08:00) 2011-12-23 10:30:34

Kiel konate de ĉiuj, la mondo vizaĝas al energiokrizo. Al mi, la plej profunda impreso estas la prezo de gasolino. Antaǔ 8 aǔ 9 jaroj, la prezo de gasolino estis ĉirkaǔ 3 juanoj, tamen nun estas ĉirkaǔ 7 juanoj. Kaj petrolo estas neregenerebla energio, tial mi pensas, ke se estus rimedo ŝpari monon kaj protekti medion, tio estus bonega. Vere estas rimedo, nome "Nov-energia Veturilo". Nun sekvu min veni al la kompanio "BYD" por koni la nov-energian veturilon.

Tio enkorpigas la principon de miks-energia veturilo. La veturilo povas uzi elektron kaj ankaǔ petrolon. Kiel ni ŝargas ĝin? En vespero, ni veturigas la veturilon en aǔtejon kaj uzas ŝtopilingon por ŝargi.

Laǔ statistiko, la prezo de konsumita gasoline de ordinara aǔto estas 50 juanoj po 100 kilo-metroj, kaj tiu de petrola kaj elektra miksenergia aǔto estas ĉirkaǔ 10 juanoj. Tamen mi pensas, ke kiom da kilometroj la nov-energia veturilo povas veturi? Por la demando, mi intervjuis regionan direktoron de la kompanio BYD, Liu Zhenyu.

La veturilo havas ankaǔ mankon. Se la veturilo uzas elektron, do ĝi povas veturi 100 kilometrojn. Tial se mi volas veturi pli ol 200 kilometrojn, do mi devas uzi gasolinon por la lastaj cent kilometroj. Tio estas ĝia plej granda manko.

Laǔ statistiko, post ŝargo la nov-energia veturilo de la kompanio BYD povas veturi 100 kilometrojn, kaj la nov-energia veturilo de la usona aǔta entrepreno General Motors kaj de la japana aǔta entrepreno Toyota nur povas veturi 25 kilometrojn. Tio estas tre mallonga distanco. En Pekino, ofte okazas, ke oni ne atingis oficejon el hejmo, kiam la veturilo foruzis elektron.

Post multfojaj eksperimentoj kaj esploradoj, la kompanio BYD esploris "feran pilon". La fera pilo povas uzi familiŝtopilingon por ŝargi kaj ĝi nur bezonas 9 horojn por esti plenŝargita, kaj la sekureco de la fera pilo estas kontentiga, eĉ oni metis ĝin en fajron, ĝi ne eksplodis.

Tio estas fera pilo, kiu havas 1.6 kilovattohorojn, kaj 10 feraj piloj havas 16 kilovattohorojn. Nun la disputo temas pri volumeno. Se oni reduktos la volumenon de la fera pilo, do la mondo ŝanĝiĝos.

Estas fera pilo, do necesas ŝargilo. Same kiel nia poŝtelefono, ĝi bezonas ŝargiti. Do kia la ŝargilo de nov-energia veturilo estas? Do ni kune konu ĝin.

La ŝargilo estas en la unua etaĝo. La ŝargilo estas simpla, ĝi nur bezonas 2 kilo-vattojn kun 220 voltoj. Sed oni ne devas propre instali ĝin. Tio estas landsistema projekto. Se nia lando disvastigos la projekton, provizos loĝantojn per aǔtejoj kaj ŝargiloj, do la problemo estos solvata.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto