Vizitu Forumon

Ĉina satelit-naviga sistemo komencis provservon

(GMT+08:00) 2012-01-04 16:38:00

La 27an de decembro la satelit-naviga sistemo Beidou farita de Ĉinio mem komencis liveri kontinuan navigan kaj hordonan servojn al Ĉinio kaj ĝiaj ĉirkaŭaj regionoj. En la fino de 2012 la satelit-naviga sistemo Beidou kompletiĝos kaj liveros oficialajn servojn.

Tiutage en Pekino la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilantaro okazigis la unuan gazetaran konferencon pri la satelit-naviga sistemo. Sinjoro Ran Chengqi, proparolanto pri la satelit-naviga sistemo Beidou kaj direktoro de la Administra Oficejo de la Ĉina Satelit-Naviga Sistemo, diris, ke kompletiĝos kaj oficiale funkcios la satelit-naviga sistemo en la fino de 2012. Laŭ prognozo en 2020 la satelit-naviga sistemo Beidou kapablos kovri la tutan terglobon.

La sistemo Beidou estas starigita kaj funkciigata de Ĉinio mem kaj akordigebla kaj kunfunkciigebla kun aliaj satelit-navigaj sistemoj de la mondo. Ĝi povas liveri al diversaj uzantoj de la tuta mondo precizan kaj fidindan loktrovan, navigan kaj hordonan servojn en ĉia vetero kaj en ĉiu tempo kaj kapablas fari kurtmesaĝan komunikadon.

Ĉinio starigis la eksperimentan navigan sistemon Beidou en 2000 kaj poste komencis aplikon de la eksperimenta sistemo en diversaj ekonomiaj sektoroj kaj sociaj rondoj. Nun ĝi estas uzata por trafiko, komuniko, elektroprovizo, financo, meteologio, oceana kaj hidrologia monitorado. Ran Chengqi diris: "Ekzemple, nun la Ministerio de Trafiko kaj Transportado konstruas la demonstran sistemon de superrigardo, administro kaj servo de veturiloj en ĉefaj transportaj departementoj por solvi sekurecajn problemojn de busoj, turismaj ĉartitaj veturiloj kaj danĝeraĵaj kamionoj kaj altigi la superrigardan efikecon, malpliigi trafikajn akcidentojn kaj multe altigi la sekurecon de veturo. Ankaŭ la Ŝtata Meteologia Administracio esploras pri uzado de la satelit-naviga sistemo Beidou en monitorado kaj averto de atmosfero, oceano kaj spaco. La sistemo ludos tre gravan rolon por altigi la kapablon de meteologia monitorado kaj antaŭaverto kaj redukti damaĝon de naturaj katastrofoj."

Nun en la tuta mondo estas kvar tutmondaj satelit-navigaj sistemoj. Ili estas la tutmonda loktrova sistemo de Usono (GPS), la tutmonda satelit-naviga sistemo de Rusio (Glonass), la galileja loktrova sistemo de Eŭropa Unio kaj la satelit-naviga sistemo Beidou de Ĉinio. Kompare kun aliaj tri sistemoj la ĉina sistemo Beidou havas apartan funkcion de kurtmesaĝa komunikado kaj navigo. Ran Chengqi diris: "Kutime aliaj satelit-navigaj sistemoj povas sciigi al vi la tempon kaj lokon, tamen la sistemo Beidou ne nur sciigas al vi tempon kaj lokon, sed ankaŭ povas sendi meŝaĝon pri viaj informoj al tiuj, kiujn vi volas sciigi. Tio ja estas funkcio aparta al la sistemo Beidou, ĝi kombinas la kurtmesaĝan komunikon kun la navigado."

Ran Chengqi asertis, ke jam en la komenco de konstruado de la naviga sistemo Beidou Ĉinio havis la ideon servi al la tuta mondo kaj aktive disvolvis internaciajn interŝanĝojn kaj kunlaborojn por la akordigebleco kaj kunfunkciigebleco de Beidou kun aliaj satelit-navigaj sistemoj de la mondo. Ĉinio esperas, ke oni klopodos por liveri al tutmondaj uzantoj pli fidindajn kaj pli altprecizajn servojn de loktrovo, navigo kaj hordono. Ran Chengqi diris: "Ĉinio psrsistas en la justa, ekonomia kaj efika principo de Internacia Telekomunika Unio kaj aktive antaŭenigas laborojn por la akordigebleco kaj kunfunkciigebleco de Beidou kun aliaj satelit-navigaj sistemoj de la mondo. Ĉinio jam starigis platformon por ĉi-rilataj internaciaj interŝanĝoj. De la jaro 2010 ni okazigis respektive en Ŝanhajo kaj Pekino simpoziojn de la ĉina satelit-naviga sistemo kaj invitis specialistojn el diversaj lokoj de la tuta mondo. Tio servis kiel platformo por interŝanĝoj inter membroj de mondaj satelit-navigaj sistemoj kaj akcelis interŝanĝojn kaj kunlaborojn inter malsamaj sistemoj. Ni priatendas la rezulton de tutmonda servo, kunlaboro kaj kuna gajno."

En la jaro 2012 Ĉinio lanĉos ses satelitojn laŭ plano de la satelit-naviga sistemo Beidou por plivastigi servan regionon, plibonigi la servan funkcion kaj atingi la celon kovri plejparton de Azi-Pacifiko.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto