Vizitu Forumon

Kombina terapio por pulmokancero

(GMT+08:00) 2012-01-17 16:57:08

Ĉiu novembro estas Monato de Konscio pri Pulmokancero. En la mondo pli ol 1,35 milionoj da homoj mortas ĉiujare pro pulmokancero. La mortokvanto estas pli granda ol totalo de mamkancero, prostata kancero kaj intesta kancero, kaj kazoj de tiu ĉi malsano kontinue pliiĝas en la tuta mondo. Por suferantoj de tiu ĉi malsano la plej grava afero estas elekti ĝustan kuracadon. Ĉinoj ĝenerale opinias, ke operacio kaj kemia terapio estas la plej elektindaj por kuracado de pulmokancero, kaj la tradicia ĉina medicino povas esti nur helpa rimedo. Ĉu tiu ĉi opinio estas prava? Kian rolon ludas la tradicia ĉina medicino en kancera kuracado? Hodiaŭ ni invetas al ni sinjoron Yang Guowang, vic-ĝeneral-kuracisto de la Tumora Departemento de la Pekina Hospitalo de Tradicia Ĉina Medicino, kaj li konigos al ni la rolon de la tradicia ĉina medicino.

Pulmokancero estas plej ofta primara maligna pulmotumoro kaj plejparte originas de la muzoka epitelio de bronko, tial oni nomas ĝin ankaŭ bronka kancero. De la lastaj 50 jaroj rapide kreskas la morba kvanto kaj mortokvanto de pulmokancero en diversaj landoj, precipe en industriaj evoluintaj landoj, kaj pulmokanceruloj okupas la unuan lokon inter la viraj mortintoj pro diversaj kanceroj.

Pulmokancero serioze minacas la homaran sanon, tamen ĉirkaŭ triono de la pacientoj prezentas neniun simptomon en la frua periodo. Ĝenerale dirite fruaj simptomoj estas diversaj pro malsamaj lokoj, tipoj kaj grandoj de la kancero, kompleksaĵo kaj translokiĝo. Periferia pulmokancero kutime havas neniun simptomon en la frua periodo, dum la centra prezentas evidentajn simptomojn en la frua periodo. Plej oftaj simptomoj estas: febro, artikdoloro, haŭtmalsano, endokrina malekvilibro, tusado, sangosputo, brustdoloro ktp. Menciinde, ke iuj pacientoj prezentas etajn simptomojn en la frua periodo, tamen ili vekas neniun atenton aŭ estas erare diagnozitaj. Yang avertas, ke oni devas atenti pri fruaj simptomoj por frua kuracado.

Multaj homoj ne povas distingi fruajn simptomojn de pulmokancero disde tiuj de la spirkanala infektiĝo. Sinjoro Yang diris: "Ĉar la spirkanalaj simptomoj plejparte estas kaŭzitaj de malvarmumo kaj infektiĝo de la supera spirkanalo, tamen oni devas aparte atenti, kiam tiuj simptomoj ne malaperas, sed evidentiĝas post kuracado, kaj okazas sangosputo."

Krome, oni devas atenti la preventon, kaj frua ekzameno estas grava rimedo. Yang proponas, ke kutime por sanuloj regula medicina kontrolo, ekzemple fluoroskopado kaj ekzemeno de seruma tumora signaĵo povas kontentigi plejparton de la postuloj, tamen se iuj estas suspektataj aŭ unuapaŝe diagnozitaj pri pulmokancero, al ili necesas plua kontrolo, ekzemple komputila tomografio, ultrasona ekzameno kaj eĉ nuklea magneta resonanco, por definitive diagnozi la malsanon kaj konstati la fazon.

Yang diris, ke kaŭzo de pulmokancero restas ne tute konata, tamen multaj medicinaj materialoj rivelis, ke danĝeraj faktoroj de la malsano inkluzivas fumadon, asbeston, radonon, arsenikon kaj jonigan radiadon, kaj fumado estas la plej grava inter ili, ĉar fumado povas kaŭzi epitelian proliferadon de la bronka mukozo kaj estigi haŭtkanceron.

Laŭ malsamaj kaŭzoj de pulmokancero Yang proponas jenajn rimedojn por preventi la kanceron: malpermesi aŭ regi fumadon, bremsi atmosferan poluadon, atenti profesian protekton kaj preventi kronikan bronkiton. Krome oni devas aparte atenti en la manĝado, ekzemple ne tro multe trinki fortan alkoholaĵon, ne manĝi malfreŝajn objektojn, ne tro multe manĝi peklaĵojn kaj ne manĝi tro varmajn manĝaĵojn.

Por kuraci pulmokanceron plej efikaj rimedoj de la okcidenta medicino estas operacio, radioterapio kaj kemioterapio. La longperioda radioterapio aŭ kemioterapio alportas toksan akcesoran efikon al la kuracatoj, tial multaj ĉinoj preferas la kombinan terapion de la tradicia ĉina medicino kaj la okcidenta medicino. Parolante pri specialeco de la tradicia ĉina medicino en kuracado de pulmokancero, Yang diris: "La unua rimedo estas preni dekoktaĵon de kuracaj herboj. La tradicia ĉina medicino emfazas la gravecon optimumigi imunajn funkciojn de la paciento, kaj dekoktaĵo de kuracaj herboj estas la plej grava rimedo de kancera kuracado. Laŭ la tradicia ĉina medicino, ĉiu pulmokancerulo havas propran staton, tial kuracistoj donas al ili malsamajn preskribojn."

Nun pli kaj pli multaj kuracistoj donas atenton ankaŭ al la viva periodo kaj vivkvalito de la pacientoj krom al la kancero. Plua kaj eĉ longperioda ekzisto de paciento kun kancero fariĝis ĉefa direkto de la eksploro pri kuracado de kancero, ĉar tio evidentigas apartan rolon de la tradicia ĉina medicino en la helpa kuracado de kancero.

La tradicia ĉina medicino konsideras ne nur la kanceran fokuson, sed specialecojn de ĉiu paciento. Oni klopodas renormaligi misfunkciojn de iuj organoj, forigas faktorojn kiuj estigas recidivon de la kancero kaj malpliigas la eblecon de kancera translokiĝo. Krome, la tradicia ĉina medikamento havas malgrandan akcesoran efikon. Kuracante la malsanon, ĝi ne damaĝas la korpan forton, sed altigas la inumecon.

Yang diris, ke la tradicia ĉina medicino emfazas la principon de reguligo kaj ekvilibrigo. Dekoktaĵo de kuracaj herboj celas optimumigi funkciojn de diversaj organoj, renormaligi kaj fortigi la kapablon rezisti malsanojn. La kombina terapio havas apartan efikon kaj alportas al la pacientoj la revivan esperon.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto