Vizitu Forumon

La muzika sonĝo de la ĝuang-naciecaj geedzoj

(GMT+08:00) 2012-01-17 17:19:14

En gubernio Daxin de Guangxi-a Ĝuang-nacieca Aŭtonoma Regiono, du homoj geedziĝis pro kanto. Kun la sama intereso kaj sonĝo, la geedzoj lernis diversajn melodiojn de ĝuang-naciecaj kantoj. Kombinante la popolkantojn, ili verkis pli ol 20 kantojn kaj disvastigis la kantojn al ĉiuj lokoj. Hodiaŭ, ni kune eniru la muzikan mondon de la popolaj artistoj, la geedzoj Zhao. Estas serene. Transirinte sinuan vojeton, ni venis al la hejmo de Zhao Guiqiang. Sekvante la belan kanton, ni eniris salonon kaj Huang Xiumei, edzino de Zhao Guiqiang, kantas popolkanton .

Zhao Guiqiang diris, "Mia verko cirkulas sur la reto kaj nun mi verkas alian kanton, ĝi estas la 6-minuta. Hieraŭ vespere mi registris la kanton. Post multaj retuŝoj, la kanto finfine plenumiĝis." La 63-jara Zhao Guiqiang amas muzikon de sia knabeco. La antaŭa generacio de Zhao Guiqiang loĝis en Vjetnamio proksimume 30 jarojn. Post kiam li kaj lia familio revenis al la patrolando en aŭgusto, 1950, Zhao Guiqiang kontaktiĝis kun la montkantoj de Daxin. Tre plaĉas al la popoloj de Daxin la montkantoj, kiuj ĉefe gloras amon kaj laboron, enhavante ankaŭ maldolĉajn kaj satirajn kantojn. Ankaŭ la patrino de Zhao Guiqiang ege ŝatis montkantajn. Influate de la patrino, li interesiĝas pri la popola arto. Li diris,

"Mi ekkantis kiam mi estis iom pli ol 10 jaroj. Antaŭe mi estis membro de junula klubo, ni kune kantis. Ankaŭ mia patrino tre bone kantis. Influata, mi tiam ekŝatis montkantojn." Pro malriĉo, Zhao Guiqiang ĉesigis sian lernadon en la elementa lernejo. Poste, li faris multajn laborojn. Malgraŭ la malriĉa vivo, li ĉiam amis la muzikon, kaj pro la riĉa vivsperto, li havis specialan amon al la muziko. En 1979 Zhao Guiqiang eklaboris por la gubernia kultura centro kaj komencis sian studadon pri la montkantoj. Post kelkaj jaroj li eĉ mem verkis teatraĵojn. Li diris,

"Por la prezentado de mia teatra trupo, mi ne kopiis kaj kantis la kantojn de aliaj homoj, tial mi ofte mem verkis teatraĵojn kaj faris komponadon. Nia trupo ofte partoprenis en la prezentado en la urbo Nanning, kaj mia verko gajnis la unuan lokon."

 Pro tio, Zhao Guiqiang estis famulo de la gubernio kaj akiris favoron de multaj fraŭlinoj. Tiam Huang Xiuhong, kiu estas lerta en kantado kaj dancado, eniris en lian vivon. En 1983, foririnte de la brua urbo, Zhao Guiqiang ekspluatis virgan teron ĉe la piedo de sterila monto kaj loĝis tie. Krom la kampara laboro, la geedzoj ĉefe parolis pri la muziko. Ili estis ofte invititaj al diversaj teatraj agadoj en la gubernio kaj ĉiuj spektantoj tre ŝatis iliajn programerojn. Iu-tage de 2005, pro la penso de Huang Xiuhong, Zhao Guiqiang ekhavis la ideon pri verkado de kantoj.

"En 2005, mia edzino diris, ke ŝi deziras okazigi personan koncerton kaj kanti siajn proprajn kantojn. Poste, mi diris al ŝi, ke mi verkos kanton por ŝi."

Post la penso, Zhao Guiqiang decidis verki kanton glorantan sian hejmlokon Daxin, precipe pri la Detian-Akvofalo kaj Huang Xiuhong tre konsentis. Determininte la temon, la geedzoj tuj faris. Tamen pro malalta kultura nivelo kaj manko de speciala trejno, ili malfacile verkis. Por profunde koni la Detian-Akvofalon, la geedzoj vizitis la Akvofalon. Vidante la grandiozan scenon, la paro vere admiris la pompecon de la naturo kaj serĉis inspiron el ĝi. Ili verkis, komponis kaj reviziis, foje refoje. Post duona monato, naskiĝis ilia unua verkaĵo . Tamen Zhao Guiqiang ne kontentiĝis pri tio, li senĉese lernis kaj verkis. Post la kanto , la geedzoj verkis pli ol 20 popolkantojn kaj registris ilin al 5 kompaktaj diskoj.

Zhao Guiqiang ĝoje diris, ke li volas okazigi geedzan koncerton kaj kanti siajn proprajn kantojn kaj malfermi vid-aŭdan butikon por vendi proprajn albumojn kaj disvastigi ĝuang-naciecajn kantojn. Zhao Guiqiang diris ankaŭ, ke la popolkantoj, kiel la kultura heredaĵo de ĝuang-nacieco, devas herediĝi de generacio al generacio. Li esperas, ke li heredigos la montkantojn de Daxin al la sekva generacio.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto