Vizitu Forumon

Iras "Amo" ĝis ĉiam

(GMT+08:00) 2012-01-31 15:04:38
Aŭdante la belan kanton, vi eble konas, ke mi diros al vi amrakonton, en kiu la fraŭlino enamiĝis al la junulo, kortuŝite de lia amo al infanoj en malriĉaj lokoj. Antaŭ nelonge, junulo Jia Xiaodong el la urbo Shenyang, nordorienta Ĉinio, edziĝis al fraŭlino Li Yao el la urbo Benxi. Pro iu infano en provinco Sichuan, Xiaodong kaj Li Yao korligiĝas kaj decidis kunvivi la tutan vivon. 32-jara Jia Xiaodong estas oficiro de la Ĉina Popola Liberiga Armeo en Benxi. Post la Wenchuan-a Tertremo okazinta en 2008, Jia Xiaodong tuj donacis 2 mil juanojn al la trafita regiono. Poste li sciis, ke ĉina Poŝta Ŝpardepona Banko havas donacan programon "Poŝti Ampakon" por donaci lernaĵojn al infanoj en la trafita regiono. Jia Xiaodong partoprenis en la aktivado. Post kiam la programo finiĝis, li memoris la adreson kaj nomon de la helpata infano kaj poŝtis 100 juanojn ĉiumonate al la infano.

Jia Xiaodong diris, "Mi ne volas, ke ŝi scias, ke mi helpas ŝin. Mi nur sincere helpas la infanon. Eble mia kapablo estas tre malforta, tamen mi volas fari ion farendan." Monatfine, Jia Xiaodong venis al la ĉina Poŝta Ŝpardepona Banko en Benxi por sendi sian amzorgon al la infano en Sichuan. Post multaj fojoj, bankistoj bonkonas la junulon. 25-jara fraŭlino Li Yao plurfoje akceptis lian monpoŝton.

Jia Xiaodong diris,"Ŝi demandis min, ĉu mi sendis la monon al mia familio? Kiam mi diris al ŝi, ke mi sendis la monon al la infano en tertreme trafita regiono. Ŝi diris, ke mi havas bonkoren." Jia Xiaodong diris, ke pro sia speciala laboro, li ofte plemunas taskon ekstere. Tial kelkfoje li ne povis sendi monon akurate. Kiam li venis al la banko post kiam li finis sian taskon, li trovis, ke iu sendis la monon anstataŭ li. Fakte Li Yao faris tion anstataŭ Xiaodong.

Li Yao diris,"La agado estas tre rara kaj emociis min. Post kiam mi konis lian statuson, mi sciis, se li ne poŝtsendis la monon, li certe plenumas taskon. Mi ne volas, ke lia amzorgo estas interrompita pro tasko, mi faris la poŝtsendon por helpi lin daŭrigi lian zorgadon." Xiaodong estas emociita. Laŭ Li Yao, ŝi nur daŭrigis la zorgon al la infano. En novembro, 2010, Jia Xiaodong oficvojaĝis al urbo Chengdu, Sichuan. Li ekmemoris la helpatan infanon Yuwei kaj venis al ŝia lernejo.

Jia Xiaodong diris,"Post kiam mi revenis el Chengdu, mi nur volas diri la boninformon al Li Yao unue kaj dividi la ĝojon kun ŝi." Reveninte al Benxi, Xiaodong diris la aferon al Li Yao. Li Yao estas emociita de la fervoro kaj ĝojego. Ankaŭ ŝi sentis sin tre fiera. Komuna konversacia temo kaj sama ideo proksimumigis la korojn de gejunuloj. Xiaodong pensis, ke ŝi estas la fraŭlino, kiun li ĉiam serĉas. Poste, li kuraĝe konfesis sian amon al Li Yao. Tamen la du junuloj vizaĝis al aktuala problemo, ke iliaj hejmlokoj estas en du urboj kaj iliaj gepatroj volis ilin restigi en la hejmlokoj. Post kiam la gepatroj konis la rakonton, ili tre admiris.

Li Yao diris,"Liaj honesto kaj bonkore influas kaj altiras min. Post kiam miaj gepatroj konas lian aferon, mia patrino tre subtenas." Aŭtune, Xiaodong kaj Li Yao kolektis sian amon. Ili aranĝis specialan malaltkarbonan geedziĝan ceremonion en la urbo Shenyang. Ne veturante per aŭto, novedzino surmetinta nupt-robon kaj novedzo, oficiran uniformon, piediris al metroa stacio kaj veturis per metroo al la ceremonia loko de edziĝo. En la metroo, kunbatalantoj de Xiaodong heroe kantis armean kanton. En la ceremonia loko, ilia amrakonto estis desegnita je speciala bondezira muro. Aŭdinte ilian rakonton, ĉiuj gastoj estis emociitaj. Ili subskribis sur la muro kaj donacis monon al la monoferaskatolo.

Ilia edziĝceremonio finiĝis, tamen ilia amrakonto estas daŭrigata. Jia Xiaodong diris, ke ili donos la monoferon ricevintan en la ceremonio al Yuwei, kiu jam estas unuaklasano de mezlernejo. Parolante pri la estonteca plano, Xidong diris, ke li kaj Li Yao havas saman ideon, ke ili monhelpas Yuwei ĝis ŝi finos sian studadon en universitato.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto