Vizitu Forumon

El Vieno al Pekino — ekspozicio de la olepentraĵoj de aŭstra virtuozo Willy Eisenschitz

(GMT+08:00) 2012-02-03 12:53:37
Parolante pri Aŭstrio, oni eble ekpensas pri la naturaj pejzaĝoj kaj klasika muziko. Fakte, en la arta lando distingiĝas multaj kampoj. Lastatempe, la Ĉina Nacia Arta Muzeo situanta meze de la urbo Pekino eksponis olepentraĵojn el Aŭstrio. Memore al "la 40-a jariĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio", Aŭstrio montras al Ĉinio majstrajn verkojn de sia pentristo Willy Eisenschitz, kiel unu el la aktivadaj programoj.
Willy Eisenschitz naskiĝis en juda familio en Vieno en 1889. Lia patro estis advokato. En 1911 li ekstudis pentradon en Viena Belarta Instituto. Influate de franca impresisma skolo kaj aliaj skoloj siatempe, 23-jara Willy Eisenschitz venis al Parizo, kaj estis akceptita de franca Akademio de la Granda Ĥato (Academie de la Grande Chaumiere). De tiam Li restis en Parizo kaj okupiĝis pri pentrado. Li havis la francan ŝtatanecon en 1935 kaj forpasis en Parizo en 1974, kiam li estis 83-jara. Li meritas gravan reprezentanton de la pentristoj dum la du mondaj militoj. Liaj pentraĵoj karakteriziĝas per riĉaj koloroj kaj skizado de pejzaĝoj.
Probable la aŭstra pentrado ne estas tiom fama kaj ankaŭ la pentristo ne tiom konata de ĉinaj amatoroj. Tamen laŭ sinjorino Gudrun Hardiman-Pollross, kultura konsilanto de aŭstra ambasadorejo al Ĉinio, la ekspozicio en Ĉina Nacia Arta Muzeo ja donas bonan ŝancon montri distingan Aŭstrion al Ĉinio.
"Ni deziras, ke la ekspozicio montras ion diferencan. Ĝi ne devas esti nur la moderna arto, ne la io simpla pri la muziko de Mozarto kaj Straus. Ni deziras montri ion nova. Mi eltrovis, ke en Ĉinio oni ofte turniĝas al la tradicio. La eksmodaĵoj povas ree fariĝi modaj. Eisenschitz vivis en la komenco de la 20-a jarcento kaj faris grandan kontribuon al pentrado. En Ĉinio okazigi ekspozicion de liaj pentraĵoj tre konvenas al nia ideo."
El la 70 ekspoziciitaj pentraĵoj plejpartaj estas olepentraĵoj, interalie estas portreto de la pentristo mem, tiuj de homfiguroj kaj pli multaj pri pejzaĝoj. La pentraĵoj kun forta etoso kaj gajaj koloroj allogas spektantojn al la sudo de Francio. El la pitoreskaj urboj pentritaj oni povas vidi la stratojn de Parizo kaj Menton, havenojn de Marsejlo kaj Sankta Tropezo. Tiuj rafinitaj pentraĵoj, kun brilaj koloroj kaj lertaj teknikoj montras, ke Willy Eisenschitz estas virtuoza pentristo super pejzaĝoj.
La Eisenschitz-pentraĵoj sin karakterizas per natura ĉarmo el la kvieta kaj simpla rigardoj. Li estis influata de impresismo, kubismo kaj ekspresionismo kaj faris kreivon en sia pentrado. Direktoro de Ĉina Nacia Arta Muzeo sinjoro Fan Di`an donis altan takson al la verkoj de Willy Eisenschitz.
"Lia stilo estas moderna el ĝeneraleco. Li ensorbis la karakterojn de novaj skoloj kaj kombinis ilin por formi sian propran stilon. Liaj verkoj ofte akcentas la brilajn kolorojn kaj leĝerajn liniojn, eĉ iom similas al simpla skizo de ĉinstila pentrado. La ekspozicio elmetas liajn tre gravajn pejzaĝpentraĵojn, ankaŭ iujn senmovaĵojn kaj homfigurojn. El tiuj pentraĵoj ni povas koni la aŭstran pentriston tute novan kaj per tio akceli la kulturajn interŝanĝojn inter Ĉinio kaj Aŭstrio."
La eksponaĵoj multe devenis de viena muzeo "Schutz-klasikaĵoj", en kiu kolektiĝas plejmultaj pentraĵoj de Eisenschitz.
La kolektanto Josef Schutz devenis de familio pri komercado de artaĵoj. Lia prapatro estis komercisto de artaĵoj. La pentraĵoj de Eisenschitz forte impresis lin, kiam li unuafoje vizitis Parizon kaj renkontiĝis en iu galerio kun la verkoj de Eisenschitz. Nun sinjoro Schutz unuafoje enkondukas la virtuozaĵojn al Ĉinio, li tre ĝojas, ĉar Pekino profunde impresas lin.
"Willy Eisenschitz dufoje okazigis ekspoziciojn en Azio, respektive en Okinavo kaj Tokio en Japanio en la 70-aj jaroj pasintjarcente. La ekspozicioj grande sukcesis je ĉiuj pentraĵoj forvenditaj. Tio instigis min okazigi pentraĵ-ekspozicion eksterlande, ĉar ŝajnas al mi ke liaj verkoj tre konformas al la azia kunltura spirito. Mi devas konfesi, ke Pekino jam fariĝis la metropolo de la mondo. Se vi promenas en Pekino kaj propraokule vidas la urbon kaj la nacion, vi povas koni la signifon de la monda ĉefurbo. Tial mi tre ĝojas invitite okazigi la ekspozicion en Pekino."
Arto estas senlandlima. La verkoj de Villy Eisenschitz eltiris interesiĝojn de ĉinoj. Ili aŭ aprecas la pentraĵojn aŭ mallaŭte diskutas pri la verkoj aŭ faras fotadon por registri la ĉarmajn kolorojn. Sinjorino He Shunshun el Taiwan emocie priskribis la de ŝi ŝatatan pentraĵon.
"Ni multe konas la ĉinstilajn pentraĵojn. Tamen malmulte konas la olepentradon, des pli malmulte konas la pentraĵojn de Eisenschitz el Aŭstrio. Mi tre interesiĝas pri la koloroj. Virinoj ne povas rezisti al tento de koloroj. Mi plej ŝatas tiun pentraĵon, en kiu staras konstruaĵo sur la montdeklivo. Oni povas ĝui la etoson de la harmonio inter la homoj kaj la naturo, senti la forton revenigi la naturon kaj reveni al la naturo."
Lastajn jarojn, kun la profundiĝo de kulturaj interŝanĝoj inter Ĉinio kaj Aŭstrio, ambaŭlandaj artistoj profundigis sian interkomprenon pere de diversaj ekspozicioj. Direktoro de Ĉina Nacia Arta Muzeo sinjoro Fan Di`an diris, ke la interŝanĝoj estas signifoplenaj.
"Kultura interŝanĝo enkorpigas la spiritan interfluon, kaj ankaŭ estas plej bona maniero por eltiri la komunan temon, ĝui kaj perspektivi la reciprokajn kulturojn. En arta interŝanĝado, oni povas pli bone interĝuigi kaj interkomprenigi, tiel ke pli multiĝas la spirita interfluo. "
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto