Vizitu Forumon

Pekino premiis fremdajn aŭtorojn

(GMT+08:00) 2012-02-17 14:16:02

La 1-an de decembro rezultiĝis en Pekino la premiado de " Plej Bonaj Fremdaj Romanoj en la 21-a Jarcento,por la Jaro 2011". La premiado celis konigi la elstarajn fremdajn verkojn al ĉinaj legantoj. Estis distingitaj 6 aŭtoroj el Rusio, Britio, Francio, Svislando, Venezuelo kaj Usono. Jen ni raportu pri tio.

Ĉina Popola Literatura Eldonejo sindediĉas por disvastigi la elstarajn literaturaĵojn en- kaj eksterlandajn. De la pasinta duona jarcento, la eldonejo enkondukas abundon da legindaj libroj al ĉinaj legantoj. Antaŭ dek jaroj, la eldonejo kune kun la Ĉina Asocio por Eksterlandaj Literaturoj faris decidon elekti pere de erudiciuloj kaj el la rigardo de eldonistoj ĝisdate eldonitajn romanojn de la tuta mondo, kaj en la unua tempo ĉinigi kaj eldoni ilin. La aktivado estas ja titolita kiel "Plej Bonaj Fremdaj Romanoj en la 21-a Jarcento"

De la jaro 2002, jam dekfoje okazis la elektado por la plej bonaj fremdaj romanoj. Sume 62 romanoj de 19 landoj estis distingitaj. Rusa majstra literatoro Valetin Raspukin, japana aŭtoro Ooe Kenzaburo, laŭreato de la Nobel-Premio pri Literaturo kaj germana verkisto Walser troviĝas sur la nomlistoj de antaŭaj premiadoj.

Kiaj estas la verkoj, kiuj aperis sur kategorio de la "plej bonaj elstaraj romanoj de la 21-a jarcento"? Sinjoro Pan Kaixiong, estro de la Ĉina Popola Literatura Eldonejo faris konigon. Li diris, ke krom la arta atingo la socia konscienco kaj la vivosinteno estas grava kondiĉo por enkandidatiĝo.

"Kian ajn materialon oni elektis kaj kia ajn diferenco ekzistas en la arta esprimo, la forta socia konscienco kaj la pozitiva vivosinteno estas same direktitaj."

La 2011-ajaraj premiitaj verkoj inkluzivas la romanon La Antikva Fonto de brita aŭtoro Richard Francis, Katiba de franca aŭtoro Jean Christophe Rufin, Legkaya Golova (senscia-ulo) de rusa aŭtoro Olga Slavnikova kaj aliajn tri romanojn. En la premia ceremonio, eksterlandaj aŭtoroj divide ĝuigis sian ĝojon. Brita aŭtoro Francis diris:

"Sur la nomlisto legeblas nomoj de multaj famaj aŭtoroj. Tial mi sentas, ke mi havas la honoron ricevi la premion. La romano La Antikva Fonto estas tre briteska, sed akceptita de ĉinoj, tio estas grava por mi. Ĉar ĝi montras, ke malgraŭ la grandaj diferencoj inter regionoj, vivocirkonstancoj kaj la sociaj fonoj, la konfliktoj en la homa vivo ĉiam vekas la simpation de foraj legantoj. La bazaj partoj en la ĉiutaga vivo kaj la homa vivo estas la komunaj."

Franca aŭtoro Jean-Christophe Rufin dume parolis pri siaj familianoj:

"Unu el miaj filinoj studas la ĉinan lingvon. Ŝi eklernis la ĉinan lingvon en Senegalio. Ĉi-somere mi akompanis ŝin viziti Pekinon. Nun mi denove venis al Pekino. Mi malmulte konas Ĉinion, sed mi deziras ankoraŭ pli multe koni Ĉinion profitante de la okazo."

En la premiada ceremonio aŭtorino el Rusio Olga Slavnikova aparte dankis tradukistojn de diverslingvoj por siaj verkoj, ŝi diris:

"Mi volus doni profundan dankon al tiuj, kiuj tradukis mian romanon. Ĉar la romano ja estas malfacile tradukebla. Mi havas revon, ke mi alvokos tradukistojn por miaj verkaĵoj, en la ĉina, germana, brita kaj aliaj lingvoj. Oni povos interkomuniki ruse. Mi donos al ili la renkontiĝon. Tamen mi iomete timas, ĉu ili batus min kunvenante, ĉar mia romano estas vere, vere malfacile tradukita."

Kiel sendito por la literatura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio, Slavnikova vizitis Ĉinion dum la Pekina Internacia Libra Foiro en 2010. Ŝi montras en sia libro tute novan kaj vigloplenan Rusion. Slavnikova opinias, ke ankoraŭ ne sufiĉas la literatura interŝanĝo inter Ĉinio kaj Rusio.

"Mi legis la verkojn de ĉina aŭtoro sinjoro Wang Meng. Mi tre ŝatas liajn novelojn. Tamen en Rusio eldoniĝis malmulte da elstaraj tradukitaj verkoj de la nunaj ĉinaj aŭtoroj. Necesas plenigi la vakuon."

Prezidanto de Ĉina Asocio por la Frendlandaj Literaturoj sinjoro Chen Zhongyi parolis pri la estonta agado de la premiado:

"Ni ĵetos nian rigardon al la direkto de fremdaj seriozaj literaturaĵoj, precipe la romanoj. Ni daŭrigos la premiadon, se nur ekzistos la premia programo. Ni intencas profitigi la ĉinan literaturon, kaj konigi al ĉinaj aŭtoroj la pensojn de fremdaj aŭtoroj pri seriozaj literaturaĵoj. Nun plej grava problemo estas mono. Nia agado ankoraŭ ne gajnis la internacian reputacion nek donis monpremion. Tamen la provo estas necesa."

Eble, kiel la elstara aŭtorino de Rusio Slavnikova diris, ke romano povas doni al legantoj unikan sperton pri la homa vivo, kaj povas profundigi nian senton pri alies vivo.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto