Vizitu Forumon

Urbo Xinyu

(GMT+08:00) 2012-04-19 13:02:14

Harmonia verda urbo, brila nova stelo de energifontoj, kaj riĉa vasta rezervejo de nutromaterialoj. Ĝi nomiĝas Xinyu, lumrapide disvolviĝanta. La urbo situas meze de la provinco Jiangxi, interligiĝante kun la provinca ĉefurbo Nanchang unudirekte, kaj kun Changsha, la ĉefurbo de la provinco Hunan, alidirekte. Ĝi regas unu gubernion kaj kvar distriktojn kun la totala areo de 3 178 kvadrataj kilometroj kaj 1,14 milionoj da loĝantoj. La urbo, havanta la historion de pli ol 1 700 jaroj, kreis profundan kulturon en la longatempa evoluado. En Ming-dinastio (1368–1644 p.K.) Xinyu produktis kvaronon de fero por la lando kaj spertis siajn prosperiĝon kaj disvolviĝon en ekonomio. Ming-dinastia sciencisto Song Yingxing, ĝuste en Xinyu, finis sian sciencan majstroverkon "Nenaturaj Kreaĵoj" ("Tiangong Kaiwu") , kiu apartenas al la tuta mondo. Nun Xinyu, kun la spirito "malfermo, kreiveco, sinavancigo", pluskribas legendon de industrio kaj scienctekniko.

Fer-Ŝtalo Muldas Spinon de la Urbo

La urbo instaliĝis pro fer-ŝtalo. Delonge la fer-ŝtala industrio de Xinyu transsalte disvolviĝas kun la paŝoj de la epoko kaj nun estas unu el la tri plej grandaj provincaj inĝenieraĵoj kun po cent miliardoj da juanoj. La kompanio Xingang de la urbo sin envicigis inter la fer-ŝtalaj entreprenoj, kiuj jare produktas po dek milionojn da tunoj da fer-ŝtalo, kaj ĝia produktkvanto de ferdekoj okupas la trian lokon en la lando. La kompleto de ekipaĵoj totale investita per 15 miliardoj da juanoj, por jare produkti 3 milionojn da tunoj de ŝtala lameno, estas la plej avangarda en la lando; la kompanio WISDRI prenas sur sin pli ol 90% de malvarma laminatado enlande, kaj la jara produktvaloro de la silicia ŝtalo malvarme laminatita atingos 6 miliardojn da juanoj. Tridek-elcenta fer-ŝtalo de la nacia stadiono Birdnesto venas el la kompanio Xingang.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto