Vizitu Forumon

Vizito al Chengmai — Gubernio de Longviveco

(GMT+08:00) 2012-04-19 14:59:38

De la antikveco la ĉinoj serĉas sanon kaj longvivecon kaj rigardas tion kiel la komunan deziron. Sekve de la socia evoluo oni postulas pli bonan kvaliton de la vivo. En la jaro 2005 la Gerontologia Societo de Ĉinio komencis la juĝadon de Gubernioj de Longviveco, kaj ĝis la fino de 2010 entute 16 gubernioj ricevis la titolon. Chengmai de la provinco Hainan estas unu el ili. Karaj amikoj en hodiaŭa programero ni rakontos al vi pri la vivo de lokanoj.

Chengmai troviĝas sur la insulo Hainan. Tie vivas 118 centjaruloj. Tio estas, ke inter 100 miloj da lokanoj troveblas 22,3 centjaruloj. La procento estas multe pli alta ol la normo difinita de la Loĝantara Fonduso de Unuiĝintaj Nacioj por regionoj de longviveco, kaj la nombro de lokaj centjaruloj ĝenerale tendencas al senĉesa pligrandiĝo. Tie 11 298 lokanoj aĝas pli ol 80 jarojn, okupante 2,14% de la gubernia loĝantaro; kaj 2 525 lokanoj aĝas pli ol 90 jarojn, okupante 4,76% de la loĝantaro. En la jaro 2000 la averaĝa vivdaŭro de lokanoj atingis 75,42 jarojn, je 2,5 jaroj pli alte ol la provinca nivelo kaj je 4,02 jaroj pli alte ol la tutlanda nivelo.

Centjaruloj troviĝas en ĉiuj urbetoj kaj ŝtatposedaj agrokulturejoj de la gubernio. Ili aĝas averaĝe 102,02 jarojn kaj inter ili estas 94 virinoj. La plej aĝa estas 109-jara. Julie de la jaro 2009 Chengmai la unua el la provinco Hainan estis honorita de la Gerontologia Societo de Ĉinio kiel Gubernio de Longviveco. Kiajn avantaĝojn havas tiu ĉi gubernio? Sinjoro Zhao Baohua, vicprezidanto de la Gerontologia Societo de Ĉinio, diris: "Chengmai situas sur la insulo Hainan apartenanta al subtropika zono kaj havas taŭgan klimaton, kaj la lokanoj ĝuas longan vivon pro bona ekomedio kaj sia aparta vivmaniero."

La longa vivdaŭro de lokanoj rilatas al bona vivmedio. Tie la vetero kun averaĝa temperaturo de 23,8 celsiaj gradoj estas komforta, sunbrilo agrabla, pluvo abunda kaj pejzaĝo pitoreska. En la gubernio 49% de la tersurfaco estas kovritaj de arboj, kaj en urbetoj de la gubernio la kovriteco de araboj atingis 38,2% – la pokapa kvanto kalkuliĝas al 10,6 kvadrataj metroj. Krome, tie la akvo kaj tero estas riĉaj je seleno tre utila al la sano, riveroj kaj kampoj estas senpoluaj, kaj agrikulturaj produktaĵoj kontribuas al la longa vivdaŭro de lokanoj.

Krom apartaj naturaj kondiĉoj la longa vivdaŭro rilatas ankaŭ al la simplaj moroj. La lokanoj estas modestaj, malkaŝemaj, helpemaj kaj toleremaj kaj havas bonajn vivkutimojn. Ili helpas unu alian kaj respektas maljunulojn. Multaj vilaĝoj havas la kutimon aranĝi naskiĝtagan festenon por centjaruloj. La gubernia registaro starigis laborkomitaton pri maljunuloj kaj establis esplorsocieton de longviveco.

Krome la gubernia registaro akcentas la daŭrigon kaj disvolvon de la tradicia virto respekti kaj amzorgi maljunulojn kaj laŭdas novajn morojn de fila devo kaj sindonemo. Ĝi senĉese pliigas subvencion al malriĉuloj, plibonigas la vivmedion kaj altigas la kvaliton de medicina servo. Lokaj popolanoj estas tre kontentaj pri sia vivo. Yang Siqing, sekretario de la gubernia kompartia komitato, diris: "Ĉiujare la gubernia regisatro asignas pli ol 17 milionojn da juanoj por monhelpi pli-ol-80-jarajn maljunulojn. Ni direktas la monhelpon al neniu alia aparta grupo krom grandaĝaj maljunuloj por garantii ilian vivtenon."

La gubernia registaro ankaŭ finance subtenas sportadon de maljunuloj. En diversaj urbetoj de la gubernio estas 68 maljunulaj asocioj, kiuj ofte organizas kulturajn kaj sportajn aktivadojn. Krome tie aktivas 65 maljunulaj grupoj de korpkonstruado kaj multaj teamoj de kultura prezentado. En la unua duono de la jaro 2011 la gubernio starigis 20 vilaĝajn sportejojn por instigi vilaĝanojn al sportado. La gubernio ĉiujare okazigas kunvenojn de tradiciaj sportoj precipe dum festoj por ke pli da homoj ĝuu plezuron el sportado.

redaktita de Yu Rongkang

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto