Vizitu Forumon

Brazilanoj amas kungfuon

(GMT+08:00) 2012-04-26 19:02:23

Kungfuo estas ŝatata de brazilanoj precipe de la 1960-aj jaroj, kiam furoris filmoj pri kungfuo en Brazilo. Nun en la tuta lando pli ol 60 000 homoj praktikas kungfuon, kaj por ili kungfuo estas ne nur sporto, sed ankaŭ aktiveco de spirito, kulturo kaj filozofio.

Februare de la kuranta jaro Marcus Vinicius Alves, prezidanto de la Brazila Kungfua Asocio kaj Rodrigo da Silva, brazila sportisto akceptis intervjuon de nia raportisto. Ili parolis pri sia kompreno al kungfuo kaj pri ĝia disvastigo en Brazilo.

Brazila Kungfua Asocio fondiĝis en la jaro 1992. Ĝi starigis en la tuta lando 24 filiojn, kun pli ol 5 000 registritaj profesiaj sportistoj pri kungfuo. Rodrigo da Silva estas unu el la profesiaj sportistoj de la asocio. Tiu 25-jara junulo praktikas luktarton de la skolo Nord-Shaolin kaj la boksarton Tajĝjiĉjŭan. Li diris, ke filmoj kondukis lin al la kungfua mondo.

"Kiam mi estis en la aĝo de kvin aŭ ses jaroj, mi tre ŝatis kungfuajn filmojn, sed nur ĉinajn, ĉar mi ne interesiĝis pri tiuj de aliaj landoj. Kiam mi estis tre juna, mi soifis al praktikado de kungfuo, tamen miaj gepatroj ne konsentis, ĉar ili opiniis, ke kungfuo estas tro perforta. Poste mi partoprenis en kungfua kurso kaj mia patrino observis ĝin. Ŝi rimarkis, ke ĝi estas tre bona sporto kaj tiel plaĉas al mi, tial ŝi konsentis, ke mi praktiku kungfuon.

En la aĝo de 17 jaroj Rodrigo kun granda koncentriĝo eklernis ĉinan luktarton de la skolo Nord-Shaolin, kaj kvin jarojn poste li komencis lerni tajĝjiĉjŭan-on. Nun li estas instruisto de la luktarto Nord-Shaolin kaj tajĝjiĉjŭan kaj ankaŭ profesia sportisto. Li havas du-jarajn spertojn de profesiaj konkursoj, tamen li gajnis titolojn de la san-paŭla ĉampiono kaj la tutlanda subĉampiono. Parolante pri la du kungfuaj artoj, li diris, ke la luktarto Nord-Shaolin emfazas forton, eksplodforton kaj rapidecon, dum tajĝjiĉjŭan-o estas milda kaj akcentas, ke oni akiru superecon per bato nur post kiam la rivalo komencis bati. Li multe profitis de la du malsamaj luktartoj. 

"Antaŭe mi estis tre malpacienca, tamen kungfuo, precipe tajĝjiĉjŭan-o donis al mi tre bonan instruon kaj lasis min fari sufiĉan konsideron antaŭ ol fari decidon. Gravas ne la forto, sed multaj elementoj post la forto, ekzemple filozofio, maniero de konduto en la socio, juĝo kaj modereco, ĉar ili influas mian decidon. Praktikante kungfuon, mi ekposedis tiujn sciojn, kaj tiel mi povas riĉigi mian vivon."

En Brazilo estas indiĝenaj luktartoj, nome kapoeiro (capoeira) kaj la japandevena ĵuuĵucuo, kaj ili estas bone konataj en sud-amerikaj landoj. Tamen nun pli kaj pli multaj brazilanoj amas kungfuon. Laŭ donitaĵoj, en Brazilo estas ĉirkaŭ 50 000 kungfuaj amatoroj registritaj en Brazila Kungfua Asocio, kaj tiu nombro senĉese kreskas. En San-Paŭlo estas pli ol 200 kungfuaj lernejoj, kaj multaj skoloj de kungfuo havas siajn proprajn amantojn. Marcus Vinicius Alves, prezidanto de la Brazila Kungfua Asocio, diris, ke kungfuo furoras en Brazilo pro kulturaj faktoroj.

"Mi opinias, ke la kerno de kungfuo estas praktiki moralon. Tial kungfuo estas tre utila, ĉar ĝi povas nutri bonan konduton, memregan kapablon kaj amon. Ekzemple tajĝjiĉjŭan povas igi la praktikantojn ekvilibrigi la korpon kaj menson por bone koni kaj regi sian animstaton, ĉar tiu kono estas tre grava por la homa evoluo."

Pro la populareco altiĝis la konkursa nivelo de kungfuo en Brazilo. En la jaro 2008 la brazila kungfua teamo partoprenis en la olimpikaj konkursoj de Sanshou kaj Taolu kaj estis la sola kungfua teamo el Ameriko, kiu gajnis olimpikajn medalojn. Marcus diris, ke Brazilo ricevis fortan subtenon el Ĉinio en la disvolvo de kungfuo, kaj la Brazila Kungfua Asocio tenas striktan kunlaboron kun la Ĉina Kungfua Asocio, kaj la lasta liveras sindonan helpon, ekzemple de aparatoj kaj trejnado.

En la jaro 2011 Rodrigo venis al Ĉinio kaj trejniĝis en Pekina Sporta Universitato. Li volas refoje veni al Ĉinio por interŝanĝi spertojn kun ĉinaj specialistoj kaj viziti pli da lokoj, kaj la plej dezirata loko estas la templo Shaolin, kiu aperis en multaj kungfuaj filmoj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto