Vizitu Forumon

Ĉina labora medio en okuloj de fremdlandanoj

(GMT+08:00) 2012-05-25 18:18:14

Kun la leviĝo de nivelo de ĉina ekonomia disvolviĝo kaj malfermo al la ekstero, pli kaj pli multaj fremdlandanoj venas al Ĉinio por serĉi laborŝancon. El ili iuj estas investantoj, iuj, dungitoj kun specialecoj kaj ankoraŭ iuj, kiuj estas altiritaj de la ĉina aparta kultura ĉarmo.

Antaŭ pli ol 10 jaroj hungaro Maria Konkoly-Szabo venis al Pekino kaj lernis la ĉinan lingvon en Pekina Lingva kaj Kultura Universitato. Nun ŝi estas la ĉefreprezentanto de la hungara ekspluata kompanio Talentis en Ĉinio. Ŝi havas sian familion en Pekino kaj ankaŭ ŝia filino povas flue paroli la ĉinan lingvon. Parolante pri siaj travivaĵoj de la lastaj jaroj en Ĉinio, ŝi diris,

"Mi tre amas Pekinon. Ĉi tie mi ĝoje vivas kaj ankaŭ amikiĝas kun multaj ĉinoj."

La Kompanio Talentis vigliĝas en multaj kampoj, ekzemple edukado, esplorado kaj disvolvado, produktado kaj ekspluatado de regiona medio. Maria estas la unika respondeculo de la Kompanio en Ĉinio. Profunda fundamento de la ĉina lingvo liveras plimultajn oportunojn al ŝi en la laboro kaj vivo. Por translanda laboristo posedi lokan lingvon estas granda avantaĝo.

Peter Carney estas fotografisto el Britio, kiu iam vivis en Eŭropo kaj Usono. En 2008 li venis al la bela marborda urbo Dalian por trejniĝado dum unu jaro kaj estis profunde altirita de la ĉina vivmaniero. Ne longe post kiam li revenis al Britio, li refoje venis al Pekino kaj decidis fiksloĝi tie. Same kiel aliaj fremdlandanoj vivantaj en Ĉinio, li alvizaĝis al lingva embaraso.

"Nun en normala vivo, mia ĉinlingva nivelo povas kontentigi la ĉiutagan bezonadon. Tamen en la laboro, mi ankoraŭ bezonas tradukiston."

Tamen la lingva embaraso neniom influas lian entuziasmon al Ĉinio. Li jam decidis enradikiĝi tie. Post kiam li transloĝiĝis en Pekinon, li fotis multajn bonegajn fotojn por noti la vivon de ĉinoj.

Parolante pri labora sperto en Ĉinio, ambaŭ Maria kaj Peter uzas la vorton "fortuno". Por Maria, Pekino sendube estas ŝia dua hejmloko. Peter asertis, ke por fotografisto Ĉinio estas tre ideala loko por laboro. Li diris: 

"Mi ĉiam provis fari pli belajn fotojn. En Ĉinio, kiam fotografistoj volas foti surstratajn pasantojn, ili tre volonte kunlaboras, tute malsame ol usonanoj kaj eŭropanoj, kaj tio portis grandan oportunon al mia laboro. Nun preskaŭ ĉiuj havas sian propran konton de la mesaĝilo QQ kaj retpoŝtan adreson, tial mi povas tre facile sendi la fotojn al ili."

Peter venis al Ĉinio en la jaro 2008, kiam okazis la Pekinaj Olimpikoj. Parolante pri sia profesia laboro, li ĉiam opinias, ke tiu periodo en Ĉinio estas la plej bela memoro por li. Li tre ŝatas la Pekinajn Olimpikojn pro la soleneco kaj grandiozeco kaj opinias, ke tio estas grandioza festeno, dediĉita de Ĉinio al la tuta mondo. Peter diris:

"Mi estas tre bonŝanca, ke mi havas la ŝancon labori en Ĉinio, ĉar en Ĉinio ĉiam okazas grandegaj ŝanĝiĝoj, kaj la tuta mondo estas scivolema pri ĝia neimagebla disvolviĝo. Kiel fotografisto mi volas registri tiun grandan procezon de Ĉinio per mia fotilo, kaj post dek aŭ kelkdek jaroj tio kompreneble fariĝos tre valora memoro por mi."

Laŭ statistikoj de la ĉina ministerio de homaj resursoj kaj socia sekureco, ĝis la fino de la jaro 2010 entute 231 700 fremdlandanoj laboris en Ĉinio, permesite de la ĉina registaro, kaj nun senĉese kreskas tiu nombro. Pli kaj pli multe da fremdlandanoj estas altiritaj de la granda merkato, komerca ŝanco kaj kulturo de Ĉinio, kaj la Konfuceaj Kolegioj en diversaj partoj de la mondo donas grandan oportunon al tiuj, kiuj interesiĝas pri Ĉinio.

Andras, studento de la fakultato de ĉina lingvo de Pekina Fremdlingva Universitato el Hungario, diris al raportisto, ke li ekinteresiĝis pri Ĉinio pro raportoj de eŭropaj mediatoj pri ĝia rapida disvolviĝo.

Veninte al Ĉinio, li estas fascinita de la ĉina kulturo. Li diris, ke Pekina Fremdlingva Universitato estas unu el la plej bonaj lernejoj en Ĉinio por lernado de fremdaj lingvoj. Tie la lernado multe helpas al fremdlandanoj koni la kulturon, socion kaj popolan vivon de Ĉinio. Li esperas resti en Ĉinio kaj labori per la ĉina lingvo.

En Ĉinio estas multaj fremdlandaj studentoj kia Andras. Ili venis al Ĉinio kun malsamaj revoj. Ili lernas la ĉinan lingvon aŭ laboras. Laŭ ili, Ĉinio, la granda orienta lando rapide disvolviĝanta kun tre longa historio kaj eminenta kulturo, elmontras enorman ĉarmon.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto