Vizitu Forumon

Hushur Islam – la unua ujgura membro de ĈAI

(GMT+08:00) 2012-05-29 10:55:09

En Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono preskaŭ ĉiuj, kiuj komputile traktas tekstojn ujgurajn, kazaĥajn aŭ kirgizajn, scias pri profesoro Hushur Islam kaj elkore respektas tiun 70-jaran ujguran maljunulon. Li laboras en la kolegio de informa tekniko kaj inĝenierio de Xinjiang-a Univesitato. En la lasta jaro li estis elektita membro de Ĉina Akademio de Inĝenierio, la unua ujgura akademiano en Ĉinio.

Enwer, inĝeniero de Xingjiang-a Popola Radio, havas freŝan memoron pri sia unua komputilado en naciminoritata lingvo. Li diris: "Ni dankas sinjoron Hushur. Li malfermis la fenestron kaj metis tre bonan bazon por ni. Antaŭe oni devis mane prilabori tekstojn aŭ tabelojn, sed nun komputilo alportas al ni grandan oportunon."

Hushur naskiĝis en terkulturista familio en la regiono Yili. En la komenco de la 1960-aj jaroj li studis pri fiziko en universitato. Diplomiĝinte li eklaboris en la Instruista Kolegio de Kashi. En la jaro 1981 40-jara li estis transpostenigita al Xinjiang-a Universitato. La univesitato sendis lin al Pekino kaj Ŝanhajo por universitata studado pri komputiko respektive en 1982 kaj 1984, kaj tio malfermis la fenestron por lia kariero. Li diris: "Antaŭe mi ne vidis komputilon. Laŭ mia scio ĝi estas tre mistera freŝa aparato kaj ilo. Komence komputilo estis bazita sur la angla lingvo. Ĉinio enkondukis ĝin kaj komencis esplori sistemon de la ĉinlingva traktado. Ĝi faciligas multajn laborojn en diversaj kampoj. Tiam ni pensis, ĉu komputilo povus trakti informojn en naciminoritataj lingvoj, ekzemple la ujgura, kazaĥa kaj kirgiza. Mi ĉiutage pripensis tiun demandon kaj serĉis ĉi-rilatajn materialojn por eksperimento kaj esploro."

Sed tiu laboro estis senprecedenca kaj alfrontis multajn defiojn. Por Hushur la defioj kaj malfciloj estis ne nur teknikaj, sed plejparte lingvaj. Li lernis la ujguran lingvon de sia infanaĝo kaj la hanan nur unu jaron en universitato. En la 1980-aj jaroj materialoj pri komputiko plejparte estis verkitaj en la angla aŭ la hana, tial li lernis la anglan kaj hanan dum la komputika esploro. Li diris: "Mi estas ujguro. Nun mi klopodas perfektigi miajn lingvojn, la ĉinan kaj la anglan. Por mi la plej granda malfacilo estas granda diferenco inter naciminoritataj lingvoj kaj la ĉina aŭ la angla en komputila traktado. La ĉina kaj angla lingvoj estas skribitaj maldekstre-dekstre per ideogramoj aŭ literoj, dum la ujgura, kazaĥa kaj kirgiza skribitaj dekstre-maldekstre per literoj en malsamaj grandecoj, tial ni devas starigi sistemon de la du-direkta traktado kaj aldoni novajn funkciojn."

Por subteni la esploron de Hushur Xinjiang-a Universitato asignis pli ol 30 000 juanojn, kaj per tiu konsiderinda sumo lia teamo posedis la unuan komputilon de la universitato. En la 1980-aj jaroj komputiloj havis la operaciumon DOS. Tiam Hushur kaj lia kolego Wu Zongyao komencis la esploron.

La ujgurlingva Vindozo elfarita de la teamo de Hushur estas tre aparta. Ĝi estas nomata "spegula" operaciumo. La ek-butono troviĝas ĉe la malsupre-dekstra angulo de la ekrano, kaj ĉiuj piktogramoj estas aranĝitaj sur la ekrano laŭ dekstra-maldekstra vico. Multaj aranĝoj estas inversaj.

La multlingva konferenc-administra sistemo ellaborita de la teamo de Hushur premieris aprile de 1986 dum la sesioj de la Xinjiang-a Komitato de la Ĉina Popola Politika Interkonsiliĝa Konferenco kaj de la Xinjiang-a Popola Kongreso. Entajpinte la nomon de sesia ĉeestanto en la ujgura lingvo, oni tuj povas ricevi koncernatajn informojn kaj printi ilin. Tiu atingo vekis grandan atenton de la loka registaro kaj la universitato. La sciencteknika departemento de la aŭtonoma regiono asignis 110 000 juanojn por subteni pluan esploron de la teamo, kaj pro tio la teamo akiris tri pli altklasajn komputilojn. Profesoro Yuan Baoshe, kolego de Hushur, diris: "Akademiano Hushur estas tre diligenta. Mi laboras de multaj jaroj sub lia gvidado. Kvankam li estas maljuna, tamen ĉiutage li plej frue venas al laboratorio kaj plej malfrue foriras. Ĉiusemajne li ripozas nur duontagon. Li profunde impresas min per sia diligenteco."

En la pasintaj 30 jaroj Hushur kaj lia teamo kreis pli ol 30 operaciumojn kaj aplikeblajn softvarojn de naciminoritataj lingvoj, super kiuj ili havas la intelektan proprieton. Tiuj atingoj estis disvastigitaj en la tuta aŭtonoma regiono, kaj pro tio nun naciminoritatoj en Xinjiang povas komputile trakti dosierojn, redakti ĵurnalojn kaj librojn kaj foliumi retpaĝarojn en siaj propraj lingvoj. Sub lia gvidado oni ellaboris 7 internaciajn kaj ŝtatajn normojn, kaj 9 internaciaj kaj ŝtataj inform-teknikaj normoj de nacminoritataj lingvoj estas ellaborataj. Lia teamo elfaris komputilajn servilojn, labortablajn sistemojn kaj poŝtelefonajn sistemojn respektive en la araba kaj kazaĥa lingvoj, kaj ili estas vendataj al Kazaĥio, Turkio kaj Egiptio.

En la lastaj jaroj Hushur prezidis 7 esplorajn programojn de intelekta poŝtelefono de la stata plano 863 kaj bakis 20 esploristojn kaj pli ol 100 studentojn de postdiplomiĝa studado. Sub lia gvidado Xinjiang-a Universitato establis la teamon de multgenta informteknika esploro kun pli ol 60 membroj.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto