Vizitu Forumon

Li Suzhi, generalo-kuracisto sur altebenaĵo

(GMT+08:00) 2012-06-01 15:03:37

Karaj amikoj, sur la vasta tero de Tibeto iu kuracisto estas multe konata. Li do estas generalo-kuracisto Li Suzhi. Li laboras en Tibeto pli ol 30 jarojn, persone praktikis pli ol 13 000 operaciojn, liberigis sennombrajn tibetnaciecanojn el suferado de malsano. En nia hodiaŭa programero ni konigu al vi tiun ĉi generalo-kuraciston kun supera kuracarto.

En la ĉefurbo Lasao de la ĉina Tibeta Aŭtonoma Regiono situas la Tibeta Militregiona Ĝenerala Hospitalo, kiu estas ekipita per la plej avangardaj kuracaj kondiĉoj kaj estas pleje aprobata tra la tuta Tibeto. Popolanoj el malproksimaj lokoj venas al ĝi konsulti kuraciston. La 55-jaraĝa Li Suzhi estas ĝia estro.

Li estas centpocenta han-naciecano. Fininte sian studadon en la Dua Armea Medicina Universitato li laboris kiel kuracisto en la municipo Ŝanhajo. Hazarda ŝanco vekis en li la ideon iri al Tibeto.

"Tiam mi sciis de tibeta malsanulo, ke en Tibeto mankis kuracisto kaj medikamento. Mi do petis labori en Tibeto. Alveninte al Tibeto mi rimarkis, ke ĉi tie la ekonomio relative postiĝintis, trafiko relative ŝtopiĝis kaj multaj malsanuloj ne povis esti kuracataj. Mi do decidis en mi: laboru ĉiam en Tibeto per mia kuracarto."

Li trovis, ke la postiĝinteco montriĝis kaj en ekipaĵoj kaj materialoj kaj en la koncepto. Foje li faris kuracadon ekster la hospitalo. Tia afero aperis antaŭ li: knabo kuŝanta en tendo svenis pro febro. La patrino ŝmiris lian vizaĝon per butero, intencante per preĝo forigi la malsanon. Kaj plie, tia koncepto "kredi je dio sed ne je kuracisto" iam tre pupulariĝis en iuj lokoj de Tibeto. Tiu ĉi afero ankoraŭ pli firmigis lian decidon absorbiĝe studi kuracarton.

En dekoj da jaroj li estis pli kaj pli eksperta je kirurgio. En malfavora altebenaĵa klimata medio li faris serion da ege malfaciaj operacioj, kreis multe da mirakloj kaj plenigis pli ol 80 mankojn sur la tibeta medicina kampo.

"Je la alteco de pli ol 3 700 metroj super marnivelo ni faris malferman koran kirurgion de eksterkorpa cirkulado. Tio ja estas precedenco por malferma kora kirurgio en Tibeto. Ni ankaŭ faris operaciojn pri artika rearanĝo, intervena terapio, organa grefto kaj similaj. Tio stimulis disvolviĝon de la tibeta medicino. Multaj malsanuloj volas ricevi kuracadon ĉeloke, sed ne en interna loko."

Laŭ nekompleta statistiko, li faris pli ol 13 000 diversspecajn operaciojn.

Tibeto estas malmulte loĝata kaj tre malfacilas konsulti kuraciston. Sinjoro Li Suzhi laboras kiel estro de la hospitalo de la jaro 1996 kaj de tiam li iom post iom perfektigis la sistemon de rondira kuracado en agrokultivejoj kaj paŝtejoj. Gvidante kuractaĉmenton li lasis siajn spurojn tra Tibeto.

"De la jaro 1996 mi ofte gvidas kuractaĉmenton al agrokultivejoj kaj paŝtejoj kaj la vojaĝo longas je pli ol miliono da kilometroj kaj donis kuracadon al pli ol 300 000 malsanuloj, interalie, faris senpagan operacion al pli ol 1 000 kataraktuloj."

Li Suzhi tenas la ideon: Mi senlace donas kuracadon al kamparanoj kaj paŝtistoj, tamen tio povas liberigi malmultajn el suferado, la vera strategia afero estas kulturi altkvalitan kuracistaron por Tibeto. De li stimulate, lia hospitalo kunfondis bazlokon por kulturi talentulojn, kun fakaj medicinaj universitatoj en internaj lokoj kaj jam elkulturis multe da kompetentaj kuracistoj.

"De la lastaj jaroj ni fortigas trejnadon al pli ol 4 000 kuracistoj kaj flegistinoj, precipe tibetnaciecaj, en agrokultivejoj kaj paŝtejoj, multaj el ili jam estas baznivelaj lertaj kuracistoj."

Kun disvolviĝo de la tibeta higiena afero la atendata vivdaŭro de lokanoj rimarkinde altiĝas. Antaŭ la paca liberigo de Tibeto, tibetanoj averaĝe vivis nur 37 jarojn, sed nun pli ol 65 jarojn. Remorante la spertitan disvolviĝon de Tibeto, sinjoro Li Suzhi estas sentoplena kaj aperas en lia cerbo la kortuŝa sceno: ĵus atinginte Tibeton, li renkontis vidvinon nomatan Tamdrin. Ŝi, suferanta reŭmatoidan malsanon, paraliziĝis. Zorgate kaj flegate de li kaj aliaj kuracistoj, la avino denove stariĝis post unu jaro.

"Neĝegis en tiu tago, kiam mi foriris. Ŝi, tenante pomon kaj hadaon, atendis min ĉe la pordo. Vidinte min, ŝi riverencis al mi kaj donacis al mi la pomon kaj hadaon, ni ambaŭ ploris en brakumado. Mi sentis, ke se vi elkore vin montras al tibetnaciecanoj, liberigas ilin el suferado, ili do vin dankas dum sia vivo."

Li Suzhi diris, ke nun li jam estas generalo, tamen li pli preferas, ke oni nomu lin kuracisto.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto