Vizitu Forumon

Liulichang – malnova kultura strato en Pekino

(GMT+08:00) 2012-06-05 17:20:05

En sudokcidenta Pekino estas strato nomata Liulichang. Ĝi longas ĉirkaŭ 800 metrojn kaj havas la historion de pli ol 800 jaroj. En la ĉina lingvo la nomo de tiu strato havas la sencon de glazurfandejo, pro tio, ke en la komenco de la 13a jarcento, kiam la registaro de Yuan-dinastio komencis starigi sian ĉefurbon en Pekino, la kosntruo bezonis grandan kvanton da glazuritaj materialoj, tial oni establis multajn glazurfandejojn tie. Dum la periodo de Qing-dinastio sukcesintaj kandidatoj por imperiaj ekzamenoj el diversaj provincoj plejparte loĝis en tiu strato por atendi la palacan ekzamenon, kaj tie multaj butikoj vendis librojn kaj skribilarojn, tial tie regis la kultura atmosfero. Post la disvolviĝo dum multaj jaroj la strato Liliuchang, en kiu troviĝas pluraj centjaraj butikoj, fariĝis komercejo de tradiciaj kulturproduktoj. Ĝi ĉiutage tiras al si grandan nombron da vizitantoj.

En la pasintaj 800 jaroj la strato Liulichang spertis grandajn ŝanĝiĝojn de prospero ĝis dekadenco kaj de detruiĝo ĝis rejuniĝo. Ĝi estas konata kiel unu el la kulturaj ikonoj de Pekino. Lastatempe nia raportisto intervjuis ĉirkaŭ-80-jaran sinjoron Hu Jinzhao. Li loĝis 30 jarojn en la strato kaj entuziasmiĝas pri folklora esploro. La libro Centjara Liulichang verkita de li rakontas pri evoluo de la malnova strato. Hu diris al raportisto: "Mi naskiĝis en la jaro 1934 en la eldonejo Huiwentang proksima al Liulichang. Miaj memoroj pri Liulichang datiĝas de mia aĝo de tri jaroj. Tie la ĉefaj butikoj vendis kuriozaĵojn, malnovajn kaj novajn librojn kaj ĉirkaŭ ili estis vendejoj de skribilaroj, muzikaj instrumentoj kaj aliaj kulturaj objektoj. Unuvorte tie troveblis diversaj objektoj rilataj al la tradicia kulturo. La negoco tre prosperis kaj en la strato regis kultura atmosfero."

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto