Vizitu Forumon

Elektitaj Pecoj el Nacia Koncerto "Kiel Ĉarmas la Riveroj kaj Montoj"

(GMT+08:00) 2012-06-08 17:11:41

Antaŭ nelonge okazis grandmezura nacia koncerto "Kiel Ĉarmas la Riveroj kaj Montoj", aranĝita de la Centra Nacia Filharmonio, en la Nacia Teatro.

La laŭta kaj sonora ĥoro "Mia Patrolando" malfermis la kurtenon de la koncerto. Tiu ĉi verko estas adaptita laŭ la samtitola kanto, kaj la melodio estas vasta kaj etendigita, entuziasma kaj vigla. Ĝi esprimas elkoran bondeziron de la ĉinaj gefiloj al la patrolando.

La grandmezura nacia koncerto "Kiel Ĉarmas la Riveroj kaj Montoj" estas unu el la plej elstaraj repertuaroj de la ĉinaj ŝtataj filharmonioj en la jaro 2010. La ekspozicia prezentado de la elstaraj repertuaroj el la ŝtataj muzikaj filharmonioj estis kune organizita de la ĉina Kultura Ministerio kaj la Nacia Teatro. En unu monato la Nacia Pekin-opera Teatro, Ĉina Kantdanca Teatro, Ĉina Filharmonio, Centra Nacia Filharmonio kaj aliaj kvin ŝtataj muzikaj filharmonioj surscenejigis 32 brilajn repertuarojn en diversaj teatroj en Pekino, kaj la nombro de spektantoj superis pli ol 100 mil. La repertuaroj "Kiel Ĉarmas la Riveroj kaj Montoj", "Ora Eĥo" kaj "Jasmeno" partoprenis en la prezentado. Xi Qiang, direktoro de la Centra Nacia Filharmonio konigis:

"Por partopreni en la ekspozicia prezentado aranĝita de la ĉina Kultura Ministerio kaj la Nacia Teatro, ni oferis tri klasikajn repertuarojn. Ĉe la repertuaroj ni ĉefe konigis la plej elstaran tradician muzikon al niaj spektantoj, por ke ili, precipe ordinaraj civitanoj kaj junuloj, ŝatu nian nacian muzikon kaj por ke ili proksimiĝu al la nacia muziko, kiu havas kvinmilan historion kaj enhavas grandan kulturon."

"Profunda Nokto", kiu estas fama peco el Pekina Opero. La ritmo estas sonora kaj forta, la melodio estas konsekvenca, ĉio ĉi plene prezentas la ludan lertecon kaj allogan artimpreson de jinghu.

"Flava Rivero", kiu estas nova elstara verko. Laŭ la ĝenerala projekto de la vespera koncerto, komponisto Li Binyang faris denovan adaptadon kaj prizorgan alĝustigon pri la verko, por ke ĝi estu pli grandioza kaj impona.

La melodio estis kreita laŭ la popolkanto de norda Shanxi. La strukturo estas grandioza, kaj la imponeco estas impresa. La muzikajo esprimas la vivecon kaj senŝanceliĝeblecon de la ĉina nacio kaj amon al la Flava Rivero.

La grandmezura nacia koncerto "Ĉarmas la Riveroj kaj Montoj" adoptis multajn esprimajn rimedojn. La verkoj el ĝi prezentas ne nur la muzikan kulturon kaj spiriton de la ĉina nacio, ekzemple per "Profunda Nokto" kaj "Ordono de Gerenalo", sed ankaŭ feliĉan vivon de naciminoritatoj per "Kial tiel ruĝas Hua'er" kaj "Dancomuzikaĵo de Yao-nacieco". Kaj precipe la muzikaĵo "Krizantema Bedo", adaptita de la samtitola ŝlagro, forte impresas kaj estas tre ŝatataj de spektantoj. Pri la popola muzikaĵo Xi Qiang, direktoro de la Centra Nacia Filharmonio, konigis:

"Ni ludas la ŝlagron "Krizantema Bedo" en la formo de erhu kaj violonĉelo, kvazaŭ kiel du homoj, kiuj farus konversacion, kaj tio estas plej ŝatata esprimformo en la popola muziko. Kompare kun la kanto "Krizantema Bedo", kantata de Zhou Jielun, nia ludado de la samtitola muzikaĵo havas aliajn efekton kaj stilon. Nia prezentaĵo enkorpigas la karakteron de la ĉina tradicia muziko, multaj spektantoj, ĉu maljunaj ĉu junaj, ŝatas la formon prezentitan de ni."

 

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto