Vizitu Forumon

Kelkaj pontoj en okuloj de tibeta maljunulo Ngodrup Lopu

(GMT+08:00) 2012-06-18 18:18:07

La 71-jara tibeta maljunulo Ngodrup Lopu nun loĝas en la vilaĝo Caigongtang, ĉirkaŭurbo de Lasao, kie iam estis sub la administrado de loka servutuloposedanto. En la pasintaj 70 jaroj, Ngodrup travivis la tibetan servutan socion kaj vidis pacan liberigon de Tibeto kaj socian ŝanĝiĝon de servuta sistemo al aŭtonoma regiono. Li spertis la ŝanĝiĝojn ne nur de Tibeto, sed ankaŭ de sia ĉiutaga vivo.

( Vilaĝo Caigongtang---hejmloko de Ngodrup Lopu )

Laŭ Ngodrup, kelkaj malnovaj pontoj ĉe lia hejmo ĝuste markas la ŝanĝiĝojn de Tibeto. 60 jarojn antaŭe, sur la vojo de Caigongtang al Lasao oni povis nur veturi per boatoj bovledaj aŭ lignaj por transpasi la Riveron de Lasao, kaj la veturo ir-reira bezonis pli ol 1 horon. Sed nun kelkaj minutoj jam sufiĉas por fini la saman distancon pro finkonstruiĝo de la Ponto de Lasao.

"Antaŭ 60 jaroj, por transpasi la riveron oni bezonis boatojn. Iam foje ni devigite tranoktis ĉe la rivero pro tio, ke tro multe da pasaĝeroj kaj brutoj mankigis la boatojn. Kiam venis somero, la tajdo leviĝis kaj la vento hurlis, kaj pro tio la boatoj estis ĉiam en danĝero de renversiĝo."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto