Vizitu Forumon

Ŝanĝiĝoj de malnovaj kvartaloj en Pekino

(GMT+08:00) 2012-06-19 15:35:47

Sinjoro Zhang Yuancheng loĝas en la strateto Caochang apud la Tamburturo de Pekino. Ĉiumatene li promenas kun sia hundo al proksima restoracio kun tipa pekina gusto por matenmanĝo, kaj posttagmeze li kutime sidas sur rotanga seĝo antaŭ la pordo de sia korta loĝejo je ĉirkaŭ tridek metroj fore de la Tamburturo kaj babilas kun najbaroj, rigardante la pasantojn kaj veturilojn sur la strateto. Zhang estas 62-jara kaj tre kontenta pri sia vivo.

En tiu internacia metropolo kun pli kaj pli multaj domegoj kaj rapida ritmo de la vivo oni malfacile povas trovi kvietajn loĝkvartalojn similajn al tiu loĝata de Zhang. Kun la rapida ekonomia disvolviĝo kaj rekonstruado de malnovaj kvartaloj pli kaj pli multaj tradiciaj kortoj estas anstataŭigitaj per domegoj, kaj samtempe malaperas ankaŭ la tradicia vivmaniero. Zhang plendis: "Fremdlandaj turistoj ŝatas rigardi ne altajn konstruaĵojn kaj grandajn domegojn, sed tradician kulturon. Nun oni transformas la malnovajn konstruaĵojn al la okcidenta arkitekturo, kaj pro tio ili perdas sian propran guston. La rekonstruado devas esti bazita sur la malnova aspekto."

La opinio de Zhang tute konformas al la ideo de la magistrato kaj ordinaraj pekinanoj. Pekino kun la historio de pli ol 3 000 jaroj estas riĉa je kulturaj heredaĵoj, kaj plej mencindaj estas arkitekturaj ensembloj sur la urba akso longa je ĉirkaŭ 7,8 kilometroj. Ili estas la interna urbo, ekstera urbo, imperiestra urbo, Malpermesita Urbo, Ĉiela Altaro, Imperiestra Palaco, la parko Beihai, Tamburturo kaj la placo Tiananmen rekonstruita post la fondiĝo de Ĉina Popola Respubliko. Por bone protekti la heredaĵojn kaj maksimume konservi la originan aspekton de Pekino la magistrato difinis bufrozonon kun areo de 1 377 hektaroj ĉirkaŭ la monda heredaĵo Imperiestra Palaco, en kiu dimensioj kaj aranĝoj de konstruaĵoj kaj stratoj devas akordiĝi kun konstruaĵoj de la Imperiestra Palaco. Krome oni prenis diversajn rimedojn por malaltigi la loĝantaran densecon kaj plibonigi la vivkvaliton.

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto