Vizitu Forumon

 La administrado de ĉina futbalo prenas pezan ŝarĝon por longa vojiro

(GMT+08:00) 2012-06-22 17:40:43

En 2011 en pekino okazis la unua Ĉina Sporta Kultura Ekspozicio. Tio estas la unua fojo, ke Ĉinio okazigis ekspozicion pri sporta kulturo.

En la ekspozicio, oni instalis temregionon, specialregionon kaj interagan regionon pri sporta kulturo. Krome por elstarigi sportan kulturan karakterizaĵon, oni aranĝis specialajn enhavojn pri sporta historia retrorigardo, nacia sportkulturo, specialaj kontribuoj de ĉinaj antikvecaj sportoj, brilaj atingoj de ĉinaj modernaj sportoj, malnovaj sportaj fotoj, riĉaj lernejaj sportkulturoj ktp.

En la centro de la ekspozicio, Ĉina Futbala Asocio havis sian propran eksponejon kun 50 kvadrataj metroj. Ĉina futbalo ne akiris bonajn atingojn kaj havis multajn negativajn informojn, tamen Ĉina Futbala Asocio volas doni esperon al futbalaj fanoj per la prosperaj futbalaj aktivadoj de lernejo. Vicprezidanto de Ĉina Futbala Asocio Lin Xiaohua diris,

"Kvankam ĉina futbalo vizaĝas al multaj malfaciloj, tamen ni ne senkuraĝiĝas. Ni faras firmajn kaj obstinajn penojn por strebi al pliboniĝo kaj dediĉas nian energion al bona administrado, por radikale ŝanĝi la postiĝintecon de futbalo. Ni nur laboras dilegente, ĉina futbalo havos esperon. Post kiam ni ekdisvolvis lernejan futbalon en 2009, ni vidis esperon. Nun en la tuta lando ekzistas pli ol 2 700 elementaj kaj mezaj lernejoj kun pli ol 45 mil geknaboj, kiuj partoprenas en la futbala aktivado. Nun proksimume miliono da geknaboj ofte havas futbalajn aktivecojn. La situacio estas multe pli bonigita ol la pasinteco."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto