|
|
||
"Fotografado ja estas registrado, kaj ĝi neeviteble englutiĝas de la historio. Ekzemple, en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento eldoniĝis mia fotoverko Taiwan, nun la pejzaĝoj en la fotoj jam tute ŝanĝiĝis."
La jaro 1983 mejloŝtonas por la fotografada kariero de s-ro Shui Hetian, ĉar liaj fotoj vekis deziron en popolanoj ambaŭborde de la Taiwan-Markolo por koni unu la alian. Tiujare en Taiwan, en la Memoriga Halo de Sun Yat-sen li eksponis siajn fotojn prenitajn en la ĉeftero kaj iom malfrue en Pekino, en la Nacia Arta Muzeo li elmontris la pejzaĝojn de Taiwan al la ĉeftera popolo. Pro tio, tiam en la arta rondo lia famo atingis la kulminon, kaj tiel oni nomis lin "la unua persono", kiu akcelis transmarkolan kulturan interkomunikiĝon per fotoekspozicio.
"Mi loĝas en Hongkongo, kie estas inter la ĉeftero kaj Taiwan. Tial estas oportuna por mi iri al la ĉeftero kaj Taiwan. Pro tio mi ekpensis, kial mi ne utiligu arton en interkomunikiĝo? Profite de tio, la ĉeftero kaj Taiwan povos koni reciprokajn ekzotismojn. Mi konvinkiĝas, ke artistoj devas tion fari. "
( S-ro Shui Hetian en lia studio )
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |