Vizitu Forumon

Serĉu novajn krudajn materialojn por ĉina petrolkemia industrio

(GMT+08:00) 2012-07-13 13:42:50

Sekve de rapida disvolviĝo de ĉina ekonomio, rapide kreskas la bezono de petrolkemiaj produktaĵoj, ekzemple etileno. Ĉina Kemi-Industria Grupo estas unu el la 500 mondfamaj entreprenoj kaj plej granda fabrikanto de bazaj kemiaĵoj. Sub la grupo estas Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, kiu unuafoje uzis novan teknikon en petrolkemia industrio. Nun mankas al Ĉinio petrolo. La nova tekniko utilas al riĉfontoŝparado en petrolkemia industrio. Nun bonvole aǔskultu la detalan raporton.

Etileno estas nomata nutraĵo de petrolkemia industrio kaj estas amplekse uzata en la kampoj de medicino, agrikulturo, aǔtoindustrio, elektronikaj pecoj. En ĉiuj plastaĵoj uzataj en ĉiutaga vivo troviĝas etileno. La produktokvanto de etileno signifas la nivelon de landa petrolkemia industrio. En la pasintaj jaroj, plimulta parto de etilenaĵoj de Ĉinio estis importita. Laǔ la donitaĵoj en 2011, la konsuma kvanto de etileno de Ĉinio atingis 31,3 milionojn da tunoj. Sed la produktokvanto de etileno nur estas 15,5 milionoj da tunoj. Ĉinio ankoraǔ bezonas importi multe da etilenaĵo.

Shenyang-a Kemi-industria Kompanio situas en ĉina urbo Shenyang, kie estis malnova industria bazloko. En 2009, la kompanio investis 3 miliardojn da juanoj por establi novan instalaĵon produktantan etilenon. Zhou Zhenjiang, respondeculo de Vaksiga Kompanio sub Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, diris, ke tiu instalaĵo antaǔas en monda kemi-industrio.

"La tekniko estas tre progresinta en la mondo. La instalaĵo estis fabrikita de ni mem. Nur kelkaj maŝinpecoj estis importitaj."

Tiu nova instalaĵo de Shenyang-a Kemi-industria Kompanio multe altigis la produktokvanton de etileno.

Nun en Ĉinio estas ne optimisma la produkta kaj konsumada situacio de petrolo. En 2011, 56% de petrolo en Ĉinio estis importita. Estas urĝe trovi novan produktmanieron de etileno.

Li Huiwu, konstanta vicdirektoro de Vaksiga Kompanio sub Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, diris, ke kompare kun la tradicia produktmaniero de etileno, la instalaĵo de la kompanio havas grandan superecon.

"La nova instalaĵo produktanta etilenon havas 2 superecojn. Unue, ĝi multe ŝparis krudajn materialojn produktantajn etilenon. Due, la instalaĵo grandmezure reduktis la produktokoston."

Specialisto pri petrolkemio opinias, ke la nova tekniko de Shenyang-a Kemi-industria Kompanio kreis novan fabrikteknologion kaj estas mejloŝtono en la historio de ĉina petrolkemia industrio. Obliĝo de produktokvanto de etileno havas grandan valoron por garantii strategian sekurecon de tiuj gravaj materialoj.

Wang Dazhuang, ĝenerala direktoro de Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, diris,

"La nova tekniko estis populariginda kaj devas evolui kune kun la tradicia tekniko. Ĝi taǔgas por la nuna situacio de Ĉinio, al kiu mankas nafto."

Ekde 2009, la nova instalaĵo kaǔzis atenton en-kaj ekster-landan. La produktovaloro de Shenyang-a Kemi-industria Kompanio multiĝis je 4 miliardoj da juanoj ĉiujare. Li Huiwu, konstanta vicdirektoro de Vaksiga Kompanio sub Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, diris,

"Ni senĉese faras teknikan novigon kaj prezentis 800 perfektigajn rimedojn kaj 20 patentajn teknikojn. Ni ankaǔ reguligis la produktaĵan strukturon por altigi sintezan profiton."

Laǔ malkaŝo de Wang Dazhuang, ĝenerala direktoro de Shenyang-a Kemi-industria Kompanio, ili planas konstrui pligrandan fabrikon en la estonteco.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto