Vizitu Forumon

Justica oficisto ŝatas blogadon

(GMT+08:00) 2012-07-17 14:43:45

Hodiaŭ mi rakontos al vi pri sinjoro Jin Zhongyi. Li estas direktoro de la justica buroo de la urbo Haining, Zhejiang-provinco kaj tre ŝatas verkadon de twitter-simila blogo. Bonvolu aŭskultu raporton!

Jin Zhongyi diplomiĝis el la Universitato de Hangzhou. Nun la laboro estas senprecedence plena de imago por pli-ol-50-jara li, prestiĝa bloganto, ŝatata de preskaŭ 730 mil retanoj. Ĉiutage li laboras por du malsamaj roloj: registara funkciulo kaj bloganto de twitter-simila retservo Sina.

En la komenco de la kuranta jaro la ĵurnalo Zhejiang Ribao raportis, ke tiu ĉi bone konata direktoro de justica buroo estis prijuĝita de mediatoj kiel unu el la 20 plej influaj registaraj funkciuloj aktivantaj en la reto. Influite de li, 14 departementoj sub la justica buroo de la urbo Haining malfermis siajn proprajn blogarojn.

Tiu rezulto estis atendata de Jin. Li opinias, ke blogaro jam estas centro de la publika sento. Popol-amasoj povas kontroli publikajn povojn de la registaro kaj protekti siajn rajtojn kaj interesojn per blogaro. "Serĉi konsilojn el retanoj" fariĝas efika kaj malmultekosta rimedo de komunikado kaj kontrolo. Jin diris: "La registaro devas labori en vitra domo kaj publikigi oficialajn dokumentojn per blogaro. Plej grave estas partoprenigi retanojn por ke ili faru siajn opiniojn pri registaraj aferoj."

Multaj, kiuj kontaktiĝis kun li, havas la impreson, ke li emas akcepti freŝajn aferojn. Ekzemple, tekkomputilo, tabulkomputilo, poŝtelefono kaj diĝita fotilo estas iloj ĉiam kunportataj de li. Tial multaj kolegoj opinias lin furorulo. Sinjorino Wang Shujuan, oficisto el la justica buroo de la urbo Haining, diris, ke li estas furorulo kaj ĉiam havas novan ideon.

Antaŭ du jaroj Jin vidis novaĵon de la centra televido, kaj tuj al li venis la ideo registriĝi kiel Zhongyi en la Reto ĉe la retejo Sina por sia blogaro, kaj poste li publikigis la unuan blogon. Li rimarkis, ke la nova blog-servo estas tute malsama ol la antaŭa. La blogantoj povas ricevi plej freŝajn informojn kaj ankaŭ diskuti kun aliaj. Komence li nur legis novaĵojn kaj publikigis siajn komentojn, sed poste li instigis siajn kolegojn al blogado kaj eĉ kunligis la blogaron kun ĉiutagajn laborojn. Kiel juristo li prenas blog-servon kiel la rimedon popularigi jurajn sciojn.

Iun tagon en 2011 unu retano per sia blogo malkaŝis, ke sur la strato Huangwan okazis serioza trafika akcidento: aŭto trorapide veturanta koliziis kun apudvoja arbo, kaj la vivo de la stiranto estas en danĝero. Jin tuj respondis: "La nove reviziita kriminala leĝo tekstas, ke vetveturado estas krimo; tiuj, kiuj stiras motorveturilojn post drinkado aŭ vetveturas per aŭtomobiloj, estos kriminale retenitaj kaj monpunitaj."

Influite de Jin, ĉiuj departementoj sub la justica buroo malfermis siajn proprajn blogarojn, kaj ankaŭ departementaj direktoroj havas siajn paĝojn. Jin estas tre kontenta pri la blog-grupo. "Ĉiuj departementoj de la urba justica sistemo konsistigis blog-grupon, kaj tio estas unika en la tuta lando. Oni kolektas opiniojn kaj prezentas ilin al la buroo."

Per blogoj la justica sistemo publikigas anoncojn, aranĝas laborojn, komunikas informojn, kontrolas kaj akcelas laborojn, popularigas jurajn sciojn, plibonigas siajn servojn kaj interŝanĝas opiniojn kun amasoj. Tiuj ĉi estas funkcioj de la oficala blogaro de la justica buroo, kaj ĝi jam tiris al si pli ol 50 000 regulajn legantojn.

En la dua duono de 2011 la justica buroo akceptis esplorgrupon. Dum la kunsido servis fruktoj sur la tabloj. Bildoj pri la kunsido estis publikigitaj en la blogaro. Poste kelkaj retanoj kritikis la justican buroon pri regalo per fruktoj. Ili opiniis, ke la regalo evidentigas malseriozecon kaj malŝparemon en la laboro kaj difektas la reputacion de registara organo. La justica buroo tuj forigis la bildojn el sia blogaro kaj specifis oficialajn aranĝojn.

La pionira laboro de Jin Zhongyi, direktoro de la justica buroo de la urbo Haining gajnis subtenon kaj laŭdon de liaj superuloj. La justica administracio de la provinco Zhejiang alvokis, ke justicaj departementoj altigu la fidindecon de la registaro kaj la socian influon de la justica administracia departemento per la platformo de blogaro.

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto