Vizitu Forumon

Xiamen-a Tungsteno gvidas en kreiveco

(GMT+08:00) 2012-07-11 17:31:38

La akcia kompanio kun limigita respondeco Xiamen-a Tungsteno disvolviĝas laŭ sia naturo en la industrio, konstruas sian bazlokon de personaro, kaj okupas altan pozicion de teknologioj. Nur en mallongaj 20 jaroj, jen ĝi, de malgranda firmao preskaŭ bankrotinta, jam aliformiĝis en unikan gvidanton de la industrio tra la mondo, kiu posedas industrian ĉenon el tungstenaj minejo, metalurgio kaj reutiligo.

La antaŭa formo de Xiamen-a Tungsteno estas Xiamen-a Fabriko de Aluminia Oksido, fondita en 1958. Kaj en 1983 la fabriko falis en kaĉon kaj devis sin turni al produktado de tungstenaĵoj. Danke al sia primara prilaborado de amonia paratungsteno Xiamen-a Tungsteno gajnis sian unuan "sitelon da oro". Sed la kompanio tuj perceptis, ke nur per vendado de malsuperaj produktaĵoj entrepreno ne povas sin evoluigi plu, kaj la profita spaco estas limigita. La direktoro de la akcia kompanio kun limigita respondeco Xiamen-a Tungsteno, Zhuang Zhigang, rememorante diris:

"Kiam mi eklaboris en la kompanio, nia unu kilogramo da amonia paratungsteno kostis nur 45 junaojn, eĉ ne kompensante unu bovlon da nudelo de Japanio, sed siatempe ni importis unu kilogramon da tungstena drato tre maldika, ni devis pagi ĝin kontraŭ pli ol 10 mil juanoj. Kiel granda estas la diferenco! Se ni ne havus nian profundan prilaboradon, ni perdus grandan profiton."

Al profunda prilaborado necesas tekniko, necesas ekipaĵoj, necesas kompetentuloj. La kompanio komencis reformi personaran sistemon kaj praktiki eliminan mekanikon. Paralele la kompanio enkondukis per alta salajro pintajn personojn el Japanio, Britio, Svislando, Sud-Koreio kaj aliaj.

Kaj temas pri ekipaĵoj. Se la kompanio Tungsteno devas importi ekipaĵon, ĝi enkondukas nur unu el la samaj ekipaĵoj. Poste laborantoj kaj teknikistoj sin okupas super ĝi, kaj el ĝi ili ellaboras pli taŭgan, malpli kostan produktoĉenon.

Xiamen-a Tungsteno fiksas sian rigardon ne sole al tungsteno, sed ankaŭ al rara tero. Ĉinio estas granda lando de rara tero, sed en la longa periodo niaj primaraj produktaĵoj el rara tero estas en tre malalta prezo eksportitaj eksterlanden, sed kontraŭ tre alta prezo ni importas altteknikajn produktaĵojn el rara tero. El tiu fenomeno Xiamen-a Tungsteno per sia nazo sensema flaris komercan bonŝancon.

Zhuang Zhigang diris:

"Kiel transformi la avantaĝojn de krudmaterialoj en tiujn de produktaĵoj kaj kiel gajni pli altan profiton el la produktaĵoj? Ĉio tio ĉi estas konsiderata de la kompanio Tungsteno. Por tio la kompanio kreis novan vojon, tio estas, fari profundan prilaboradon. Rara tero estas malofta krudmaterialo. Por plene efikigi ĝin laŭ la plej granda grado la kompanio departigis de rara tero 15 elementojn, el kiuj oni faras alte valoraldonajn produktaĵojn tra profunda prilaborado."

De tre malgranda firmao la kompanio Tungsteno transformiĝis en tre grandan entreprenon. Ĝis nun ĝia kurzo jam atingis 30,6 miliardojn da juanoj. Post pli ol 20 jaroj da penado, la kompanio fariĝis "fenikso" de la industrio de tungsteno en la mondo.

Por la estonteco la direktoro de la akcia kompanio kun limigita respondeco Xiamen-a Tungsteno, Zhuang Zhigang, diris en firma voĉo:

"Antaŭe Xiamen-a Tungsteno estas sekvanto, kaj nun gvidanto. Ĝi estas pli kaj pli granda kaj pli kaj pli forta. Nia strategia orientiĝo estas klara: tungsteno ĉiam estas nia ĉefa objekto, kaj novaj krudmaterialoj kaj molibdeno estas du aloj. Tio estas nia politiko nesanĉelebla. "

Xiong Linping

Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto