Vizitu Forumon

Londonaj Olimpikoj portos grandegan ekonomian profiton al Britio

(GMT+08:00) 2012-07-31 16:26:34

La 27-an de julio en Londono inaŭguriĝis la 30-aj Someraj Olimpikoj. Por la gastiganta lando Britio influata de eŭropa ŝulda krizo, ĝi tre volas puŝi la ekonomian reprosperiĝon per la ŝanco de la Olimpikoj. En la 3-a de julio, iu esplora raporto montris, ke la Olimpikoj portos grandan longtempan ekonomi-profiton al Britio kaj povos akceli la lokan dungiĝon. Pri la koncerna detalo, bonvole aŭskultu la raporton de nia raportisto Zhang Zhe.

"La esplora raporto estis publikita de brita bankgrupo Lloyds, kiu atentas la influojn portitajn kaj portotajn de la Olimpikoj al la brita ekonomio de 2005 ĝis 2017, precipe la profito de urba konstruado kaj turismo. La raporto opiniis, ke pro la aliaj utilecoj de la olimpikaj konkursejoj kaj la kreskado de la nombro de vizitantoj, ĝis 2017 la brita ekonomio gajnos 16,5 miliardojn da sterlingaj pundoj el la Olimipikoj kaj en 5 jaroj post la Olimpikoj, la profito okupos unu trionojn de la totala profito, kio estas 5 miliardoj da pundoj. La Olimpikoj ankaŭ altigos la spiriton de civitanoj, kio ekscitos la konsumadon.

Patrick foley, ĉefekonomikisto de la bankgrupo Lloyds, diris, ke la Londonaj Olimpikoj de la jaro 2012 estas la plej grandskala sport-evento en la historio de Britio, kaj por ĝi Britio jam komencis senprecedencan infrastrukturan konstruadon. Ĝis la jaro 2017 la kontribuo de la konstrua sektoro al la malneta enlanda produkto kalkuliĝos al 13,5 miliardoj da pundoj. 57% de la kontribuo venos el la konkurseja kaj infrastruktura konstruoj, komenciĝintaj antaŭ la inaŭguro de la olimpikoj, kaj interalie la konstruo de la olimpika parko kontribuos 2,3 miliardojn da pundoj. Kaj 24% de la kontribuo venos el konstruoj post la olimpikoj. La infrastruktura konstruado ne nur influas Londonon, sed ankaŭ movas la londonan ekonomion. La Londonaj Olimpikoj kontinue ludos sian rolon en tiu ĉi jaro kaj eĉ en la venontaj kelkaj jaroj por akceli la dungadon, turismon kaj konsumadon kaj bonigi la vivon. Oni prognozis, ke la olimpikoj altiros al si 10 milionojn da vizitantoj, interalie 1,2 milionojn da fremdlandaj turistoj. En la venontaj kvin jaroj restos la olimpika efiko sur la brita turismo, kaj alvenos multaj turistoj. La turisma enspezo rilata al la olimpikoj atingos 2 miliardojn da pundoj. "

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto