Vizitu Forumon

Ree ĉampioniĝis la ĉina Super-Dan

(GMT+08:00) 2012-08-06 16:44:29

La 5-an de aŭgusto, okazis la finalo de la vira volanludo de la 30aj Olimpiaj Ludoj. Lin Dan denove renkontiĝis kun la malajzia volanisto Lee Chong Wei. Kaj la ludo estas la 32-a batalo inter Lin kaj Lee en la internaciaj konkursoj. En la antaŭaj 31 bataloj, Lin Dan venkis en 22 fojoj. Post 74-minuta batalo, Lin Dan venkis la rivalon kaj ree gajnis la oran medalon de la vira volano de olimpiaj ludoj en Londono. Tial Lin estas la sola vira ludanto, kiu gajnis du sinsekvajn ĉampionojn en la historio de volanludo en olimpiaj ludoj.

Post la batalo kontraŭ Li Chong Wei, Lin Dan diris, "Post la olimpiaj ludoj en Pekino, se mi volus ree ĉampioniĝi, mi devas pli multe trejniĝi. Ĉar multaj homoj deziras min venki, la ora medalo estas plej bona jeso al mi."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto