Vizitu Forumon

Ĉina aŭtomobilvetkura stato

(GMT+08:00) 2012-08-16 15:58:45

Aŭtomobilvetkuro okupis elstaran lokon en la filmo pri ŝanhaja figuro. La kialo estas simpla, ke Ŝanhajo jam okazigis 9 fojojn de Ĉina Granda Premio de Formulo Unu Monda Ĉampioneco, kaj ankaŭ daŭrigos la konkurson. En la 3-taga konkurso en 2012, la nombro de spektantoj atingis 185 mil homfojojn, egalas la nivelon en la jaro 2005, sed la nombro de spektantoj en la oficiala konkursa tago ne atingis 150 mil homfojojn, kiun gajnis la unua konkurso. La ciferoj montris, ke la vojo de la aŭtomobilvetkuro estas zigzaga.

Jiang Lan, ĝenerala direktoro de ŝanhaja konkursa administra kompanio Jiushi, kiu respondecas pri la konkurso, diris:

"En la jaro 2008, Bernie Ecclestone, prezidanto de Formulo Unu Monda Ĉampioneco, nekontente kritikis min pro la manko de spektantoj. Mi respondis, ke la konkursa tago ĝuste estas vendredo kaj ĉinaj fanoj laboras en oficejoj kaj fabrikoj. Sed en la kuranta jaro, ankaŭ estas vendredo, multaj spektantoj venis, Bernie Ecclestone estis surprizata. Tiutage la bileta enspezo estas 600 mil juanoj, kio ne aperis antaŭe."

Bernie Ecclestone, prezidanto de Formulo Unu Monda Ĉampioneco, ankaŭ plendis, ke ĉinaj entreprenoj malaktive investis la konkurson, ili ne konceptas la grandan komercan ŝancon. Fakte la kialo estas simpla. En la lastaj jaroj neniu ĉino fariĝis la stelo de Formulo Unu Monda Ĉampioneco. Tiujare 25-jaraĝa Ma Qinghua partoprenis en la plano de teamo HRT por sportistoj. Sed li konis, ke la vojo estas longa. Li diris:

"La plano celas trejnon kaj altigon de kvalito de profesia stiristo. Kompreneble estontece aperos multaj eblecoj. Mi opiniis, ke la nuna celo unue estas la fino de prova veturigo de aŭtomobilo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto