Vizitu Forumon

Ĝojo pro reveno de ĉinaj tradiciaj festoj

(GMT+08:00) 2012-08-23 10:34:36

Pro diferenco de la lokoj kaj vivmedioj, en la sama festo, homoj de diversaj lokoj havas malsamajn rimedojn por pasigi la feston. Al Xiaozhao, kiu vivas en la ĉefurbo Pekino, la Drakboata Festo signifas, ke li povas pli ripozi unu tagon.

"Antaŭe ne estis ferio por la Drakboata Festo, familianoj jam preparis zongzi-ojn, tial mi povis senti la festan etoson. Nun ni havas la ferion de la Drakboata Festo, oni povas dormi pli longe aŭ ludi kun amikoj, tamen li havas pli malmultan tempon por ĝui la tradician feston kune kun siaj familianoj."

Doktoro Xiao Fang, profesoro de esplorinstituto de folkloro kaj socia disvolvo de literatura kolegio de la Pekina Instruista Universitato, opinias, ke la ĉinaj tradiciaj festoj havas klaran agrikulturan trajton kaj tre postulemas pri la familia etiko. Tio estas malfacileco de la tradiciaj festoj por disvastiĝi. Sekvante la ŝanĝiĝon de la epoko, la tradiciaj festoj eble formas novajn kutimojn kaj kulturon. Li diris:

"Mi opinias, ke nur la ordinaraj popolanoj fariĝos la posedantoj de la kulturo, ili mem organizas iujn aktivadojn en la festo, la registaro nur garantias la sekurecon, do niaj tradiciaj festoj povas vere reveni en nian vivon kaj nia nacia kulturo povas vere disvastiĝi."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto