Vizitu Forumon

Horloĝo --- Malgranda Miraklo

(GMT+08:00) 2012-09-03 15:02:31

La plej granda malamiko de horloĝo estas polvo. Ĝi entreprenas ĉien kaj ankaŭ eĉ en bone fermitan horloĝon. Ju pli malgranda estas la horloĝeto, des malpli da polvo sufiĉas por kaŭzi ĝian malfunkciadon kaj difektiĝon. Ankaŭ la oleado estas tre grava afero. Mi avertas vin, ne lubriku mem vian horloĝon per iu ajn maŝin-oleo. La ŝtonlagroj estas profundaĵetformaj kaj ili prizorgas la radpivotojn per oleo. Tiu devas esti tiumoleca kaj likviĝema, por ke ĝi ne gluu. La eta kvanto kaj la necesa maldenseco de oleo estas kaŭzoj, ke ĝi iom post iom sekiĝas. Tial la internacia horloĝista organizo donas nur duonjaran garantion por la brakhorloĝoj.

Konfidu vian horloĝon nur al vera specialisto kaj ne lasu ĝin detrui de iu ajn fuŝulo. Fuŝita horloĝo ne funkcias plu bone.

( horloĝo--- unu el la plej delikataj aparatoj el la homaro )

Se vi zorgoplene manipulas vian horloĝon, ĝi rekompencas vin per relativa precizeco. Restreĉu horloĝon regule en la mateno, dumnokte lasu ĝin en la sama pozicio, ĝardu ĝin antaŭ fortaj magnetoj, alie ĝia delikata spiral-risorto magnetiĝas kaj la precizeco de la horloĝo detruiĝas. Ŝirmu ĝin kontraŭ pli grandaj diferencoj de varmeco ol 20 varmogradoj. Ekzemple la horloĝo portita dumtage sur brako aŭ en poŝo, ne povas montri precize, se ĝi dumnokte kuŝas sur glacimalvarma vitro de nokta tableto en nehejtita dormoĉambro. En malvarmo la horloĝo plirapidiĝas, en varmo ĝi malfruiĝas.

Malnovaj, tre ofte riparitaj horloĝoj ne povas funkcii kiel la novaj. Ankaŭ bona horloĝo foruziĝas per sia senripoza aktiveco dum longaj jaroj kaj ĝi meritas ripozon. Tial la memoraĵojn pri niaj geavoj ni konservu plej bone en vitrinoj kaj ne uzu ilin plu.

Al viaj horloĝoj mi deziras bonan funkciadon kaj precizan tempon.

Stanislav Knizek

(el "Esperantisto Slovaka")


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto