Vizitu Forumon

La 10-jara vivo de Doktoro Yamindi de Centr-Afrika Respubliko en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-09-14 17:34:59

Diligento estas la sola rimedo. Por kiel eble plej rapide adaptiĝi al la studenta vivo, ĉiutage Yamindi lernis ĉirkaŭ 20 horojn. En la somera ferio de la unua semestro, multaj eksterlandaj studentoj revenis hejmen, tamen Yamindi restis en Ĉinio. Tial en la dua semestro, Yamindi havis grandan progreson kaj li ne havis problemon por kompreni la lernon.

En la jaro 2010, Yamindi finis sian doktorecan studadon. Poste li estis dungita de iu ĉina kompanio. Tiam Yamindi estis la sola eksterlanda oficisto en la kompanio, liaj kolegoj nomis lin "doktoro Ya", li ŝatas tiun nomon. Pro la laboro en Ĉinio, Yamindi komencis kontakti la kulturon de la kompanio. Li opiniis, ke laboro kaj lernado estas tute malsamaj.

Ĉi-jare estas la deka jaro de Yamindi en Ĉinio. La afrika viro, kiu ne povis diri 'ni hao' antaŭ dek jaroj, post sia penado, nun li tute ŝatas Ĉinion. Kvankam li jam diplomiĝis, tamen li estas diligenta. De lundo ĝis vendredo, li estas altnivela inĝeniero en la kompanio. En sabato kaj dimanĉo, li estas instruisto por instrui la francan lingvon al ĉinaj studentoj. En ĉiuj vesperoj, li serĉis materialon por skribi traktaĵon.

"Mi loĝas en Ĉinio dum 10 jaroj. Mi subskribis 5-jaran laboran kontrakton kun la kompanio. Mi partoprenis en la projekto inter la ĉina registaro kaj afrikaj landoj, nome ne nur mia lando, sed ankaŭ aliaj landoj de Afriko. Tial mi restas en Ĉinio kaj daŭrigas mian laboron. Mi plene ludas mian rolon kaj fariĝas la ponto inter Ĉinio kaj Afriko."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto