Vizitu Forumon

Mi fariĝos ordemulo

(GMT+08:00) 2012-09-17 16:28:08

Post kio mi finaŭskultis la tutan radioparoladon en interpreto de mia edzino dum mallonga horeto, fine mi ricevis la vespermanĝon.

Mi manĝis la fritaĵon per forko, kiam mia edzino ekriproĉis min:

--- Kiel vi manĝas?

--- Kion vi deziras?

--- Kial vi ne uzas ankaŭ tranĉilon? Kaj ne manĝu tiel avide. La infano ne lernas bonorde manĝi, se lia patro kondutas ĉe la tablo, kiel barbaro.

Mi pretigis min al kuŝiĝo. Mi metis mian veston sur la apogilon de seĝo. Mi Volis kaŝi min sub la plumkovrilo, kiam denove alparolis min mia edzino:

--- Kiel vi formetis viajn vestaĵojn?

--- Kiel mi kutimas.

--- Rigardu tien --- kaj ŝi montris al alia seĝo.

Mi rigardis tien. Tie kuŝis la vestaĵoj de mia filo, ĵetitaj unu sur la alian.

--- Vidu, ankaŭ tion de vi lernis la infano. Metu la vestaĵojn orde.

Mi metis miajn vestaĵojn laŭ ordo, ankaŭ tiujn de mia fileto kaj fine kuŝiĝis. Jam pasis la noktmezo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto