Vizitu Forumon

Ĉina bona bofilo——Jiva Guragai el Nepalo

(GMT+08:00) 2012-09-21 09:19:44

En la jaro 1996, kun Jiva, Yang Miao vizitis la gepatrojn de Jiva en Nepalo. La vizito de Yang Miao kaŭzis grandan kulturan konflikton al la familio de Jiva.

"En la komenco, miaj gepatroj oponis. Ĉar mi edziĝos al fremdlanda fraŭlino, tial mia patrino ploris longe."

Malgraŭ la premo de la familio, Jiva kaj Yang Miao geedziĝis en la jaro 1998. Post la geedziĝo, la geedzoj el diversaj landoj devas vizaĝi al diferencaj kulturoj.

"Post la geedziĝo, ni certe sentis kelkajn diferencojn. Mi memoris, ke kiam ni manĝis, en la bovlo de mia edzo restis malmulta rizo. Mi kreskis en kamparo, miaj gepatroj diris, ke ĉiu grajno estas la frukto de peniga laboro. Tial mi manĝis senreste. Mi do estas kolera, kiam Jiva restigis rizon en sia bovlo. Poste mia edzo ŝanĝis la kutimon. Poste mi eksciis, ke tio estas lia kulturo de dankemo. Mi sentas bedaŭron."

La kulturo de Nepalo respektas la harmonion inter la homo kaj la naturo. Oni restigas rizon en la bolvo por zorgi aliajn animalojn kaj dividi la manĝaĵon kun ili. Yang Miao amas Jiva kaj ŝatas la nepalan kulturon. La geedzoj estas obeemaj al siaj gepatroj. Dum la vivo Yang Miao faras ĉion helpe al familianoj de Jiva en Nepalo. Sekve, la gepatroj de Jiva pli kaj pli akceptas kaj ŝatas la fremdlandan bofilinon.

Nun Jiva havas du infanojn kaj tre kontentiĝas. Pri la estonteco de Ĉinio, li havas konfidon.

"Mi pensas, ke Ĉinio estos centro en la estonteco. La rapida disvolviĝo de la ĉina ekonomio liveras multajn ŝancojn al la mondaj popoloj. Mi esperas, ke pli multaj fremdlandanoj, inkluzive de nepalaj junuloj, venos al Ĉinio."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto