Vizitu Forumon

La espero kaj persistemo de la patrino kaj la filo

(GMT+08:00) 2012-09-20 14:38:38

En 1992 kiam Menghetula ankoraŭ estis studento de universitato, ŝi partoprenis en konkurso de aŭskultantoj organigita de la mongola departemento de ĈRI kaj ricevis la poŝtkarton de la departemento. Do en 2011 kiam ŝi komencis laboron tie, ŝi sentis grandan ĝojon. Tamen vizaĝe al sia malsana filo, ŝi aspektas iom trista.

"De naskiĝo mia filo havas la malsanon de denaska galdukto-atrezio kaj nur post kelkaj tagoj de sia naskiĝo lia galveziko estis ekscizita en Sud-Koreio. Ĉar la galdukto estas blokita, li suferis ankaŭ hepatan cirozon. Mi sciis, ke la ĉina medicino jam estas tre progresinta, do mi havas grandan esperon al ĝi. Post kiam mi venis al Pekino, mi ĉiam okupiĝis pri vizito al diversaj hospitaloj kaj fine mi elektis la hospitalon 302 por kuracado de mia filo."

Poste sub helpo de amikoj Menghetula trovis lernejon proksiman al sia laborejo, kiu povas ricevi sian filon. Por pli bona komuniko inter la filo kaj la ĉinaj kunlernantoj, ĉiutage ŝi instruis la ĉinan lingvon al sia filo. Du monatojn poste, la filo jam povis ne nur kompreni la vortojn de siaj instruistoj, sed ankaŭ fari elementan komunikon en la ĉina lingvo.

1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto