Vizitu Forumon

Kiel malriĉaj tibetanoj alportas al si riĉan vivon

(GMT+08:00) 2012-09-24 11:19:14
Kompare kun la privata servo antaŭe, la transporta trupo de gruntbovoj estas pli regula kaj konkurenciva. Responde al tio, 53-jara vilaĝestro Nyima Yeshe Dorje diris:

"La vojaĝantoj donis siajn monojn al komitato de nia vilaĝo. Se paŝistoj malbone servos, la vojaĝanto povos rekte min informi, kaj ni repagos al li la kotizon. "

( Vilaĝestro Nyima Yeshe Dorje )

Evoluado de loka turismo disvolvis ankaŭ progreson de lokaj restoracioj kaj hoteloj. Laŭstrate oni melfermis proprajn butikojn aŭ utiligis neloĝatajn domojn kiel hotelojn.

En iu loka hoteleto loĝas paŝisto Gaga el Naqu, li venis al tie en akompano de sia tuta familio. Parolante pri la loĝkondiĉo, li estas ege kontenta.

Posedanto de la hotelo Chodron diris, ke nun lia hotelo profitodonas, ĉar ĉiutage ĝi estas plena. Nur en la pasintaj 20 tagoj, li enspezis 15 mil juanojn, dum lia malgranda supermerkato alportas al 20 mil juanojn unu jaron.

En 2011, la vilaĝo enspezis pli 4,7 milionojn da juanoj pro disvolviĝo de la turisma industrio, kaj la pokapa enspezo superis 6 mil juanojn. Ĉijare la pokapa enspezo de lokaj terkulturistoj kaj paŝistoj espereble superos 7 mil juanojn. Kun patrono de la mistika monto kaj la sankta lago, la vilaĝanoj marŝas al feliĉa vivo tagon post tago.

(Ding Xiaosong)


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto