|
|
||
( Eliro el la kongresejo, Kongreso de Boulogne, 1905. En la mezo L. L. Zamenhof. )
Laŭ la pure lingva vidpunkto, tiu idealismo de la esperantista movado havis grandan avantaĝon. Ĉiuj vivantaj lingvoj posedas propran "spiriton". Ili reprezentas ian specon de naciismo kaj parte respegulas la psikologion de unu gento. Se Esperanto restus pure vorta kodo por komercaj katalogoj aŭ teknikaj korespondaĵoj, mankus al ĝi viviga kaj beliga elemento. La tuta "interna ideo" donis al ĝi animon kaj flugilojn. Esprimante aspirojn de la homaro al pli da unueco morala, ĝi kreis al si propran spiritan forton kaj donis signifon al sia ekliteraturo.
La tuta antaŭmilita elokventado kaj poeziado en Esperanto pri la reamikiĝo de la popoloj povas nun ŝajni tro simpla kaj ripetema. Ĝi tamen estis la ĉefa vivofonto por la lingvo, kiu multon ŝuldas al tiu homara blovo. Cetere la komencaj literaturo kaj patriotismo de ĉiuj gentoj estas ankoraŭ multe pli simplaj. Tiu nova tutmondeca konscio ne povis naskiĝi kaj esprimiĝi alimaniere ol ĉiuj kolektivaj popolsentoj. Ĝi devis ankaŭ trapasi freŝan infanecon antaŭ ol atingi florantan junecon kaj klasikan maturecon.
Prof Edmond Privat
(el: "Historio de la lingvo
Esperanto ", mallongigita)
© China Radio International.CRI. All Rights Reserved. 16A Shijingshan Road, Beijing, China. 100040 |