Vizitu Forumon

Malbona ekonomia situacio de Sud-Afriko influas ĉinajn komercistojn

(GMT+08:00) 2012-10-24 15:59:46

Saluton karaj aŭskultantoj, en Sud-Afriko loĝas 30o miloj da ĉinoj, multaj el ili estas komercistoj, kiuj komencis de nulo kaj subtenis siajn vivojn per siaj laboroj. Iliaj laboroj jam estas intime ligitaj kun la lokaj ekonomia kaj socia kreskoj. Sed komence de la jaro 2012 sud-afrika ekonomia kresko malrapidiĝis kaj inflacio fortiĝis. Kiel ŝanĝiĝas la vivo de ĉinaj komercistaj kaj kiel ili opinias pri la perspektivo de Sud-Afriko? En hodiaŭa programero, mi rakontos al vi.

Wang Xianbiao venis el Ning De, urbo de Fujian-provinco. Ĉijare li estas 30-jara, sed li jam laboris en Sud-Afriko pli ol 10 jarojn. Antaŭ 5 jaroj, li malfermis ĉinan restoracion. Li kaj lia edzino Xie Huiqing estis posedantoj kaj kuiristoj, ili ankaŭ dungis kuiriston por fari japanajn manĝaĵojn. Ilia restoracio ankaŭ liveras manĝaĵojn al la hejmo de la klientoj. En la regiono, multaj eksterlandanoj ŝatas ĉinan manĝaĵon, do la komerco de la restoracio fariĝas pli kaj pli prospera.

Sed ĉijare la restoracia komerco evidente malboniĝas. Speciale la komerca sumo en semajno kun la plej altaj klientaj fluoj malaltiĝis je miloj da randoj. Xie Huiqing estas iomete malĝoja.

"Ĉijare dum semajnofinoj, niaj klientoj evidente malmultiĝas. Ili elektas malpli multajn pladojn kiam ili venas al nia restoracio."

Wang Xianbiao diris al nia ĵurnalisto, ke multaj liaj amikoj diris, ke ĉijara komerca situacio estas malbona.

"Ĉijara komerco estas malbona. Miaj amikoj, kiuj laboras en la kampoj de restoracio kaj vesto tute sentas la malbonon de ĉijara komercado. Ĉar la blankuloj ne havas monon, kaj pli ol 90% da ĉinoj ĉi tie faras komercadon kun ili."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto