Vizitu Forumon

Rakonto pri Yanjiu, ĉina verkisto enreta

(GMT+08:00) 2012-10-25 09:32:44

La stilo de verkaĵoj de Yanjiu estas inklina al registro de historiaj okazaĵoj, kadre de historiaj grandaj aferoj Yanjiu pentris serion da sociaj bildoj. Ŝi diris:

"Mi lertas en verkado pri ĉiutaga vivo. La ĉefroloj estas viroj, sed ĉar mi estas virino, tial mi volas verki pli detalajn aĵojn. Mia ekzerciteco en literaturo eble ne estas pli matura ol tradiciaj verkistoj. Maldensa sento estas montrata en miaj verkaĵoj. Mi pli multe atentas aferojn kaj simpligas vortojn. Tio komfortigis legadon."

Antaŭ verkado, Yanjiu ĉiam serĉas sciojn, ekzemple scion pri la vivmaniero en la antikva Ĉinio. El verkaĵoj de Yanjiu, legantoj interese kaj facile konas la vivon, etiketojn, morojn kaj aliajn aferojn de ĉinoj en la antikva epoko. Laŭ okuloj de moderna persono, Yanjiu rigardas la historion kaj transsendas sian senton kaj opinion al legantoj.

Yanjiu, kiel interreta verkisto, kutimas aĉetadon kaj babiladon en interreto. Pro sia diligenta verkado, Yanjiu facile sin vivtenas. Ŝi sentas sin feliĉa en la interreta epoko. En interreto ŝi facile publikigis verkaĵojn kaj rapide gajnis atenton de legantoj. La interreto donis al ŝi fidon kaj pli grandan spacon por verkado. Demandite pri la problemo, ĉu verkado en interreto malhelpis strebon al literaturo, Yanjiu diris:

"Ne. Laŭ mi, verkado en interreto pli facile kontentigas la volon de verkado, ĉar se vi volas verki libron kun serioza temo, via penso estas limigita de la eldona problemo, en sur interreto vi estas libera kaj povas sufiĉe disvolvi vian inteligentecon kaj fari kreivon, en tradicia eldona kampo, eble neniu eldonejo kuraĝe publikigas ĉi tian libron, sed en interreto ĝuste tio kaŭzos varman vendadon."


1 2 3
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto