Vizitu Forumon

"Trisaltado" de Mastro Chai

(GMT+08:00) 2012-10-25 16:45:13

Dum lastaj dek jaroj, pli kaj pli ĉinaj entreprenoj iris al la internaciiga vojo. Ili pozitive ekspluatas la internacian merkaton kaj atingis rimarkindan progreson. En okuloj de multaj fremdlandanoj, ĉina fabrikado estas ne nur multegaj belaj malaltaprezaj artikloj metitaj sur varbobretoj, sed ankaŭ vastaj fabrikdomoj kaj imponaj ofickonstruaĵoj. Nun terglobiga riĉfonta distribuo estas iom post iom disvolva tendenco de multaj ĉinaj entreprenoj. Ĉina fabrikado jam fariĝas "Ĉina Marko, Monda Fabrikado".

"Scienca disvolviĝo, brila atingo" akompanas la transmaran disvolviĝon de la ĉinaj entreprenoj marŝantaj kvazaŭ sur flugiloj. Ili kreis unu post alia legendojn en la komercaj rondoj kaj la mondo rigardas ilin per novaj okuloj. Tamen la vojo nepre estas malglata. Kiajn malfacilajn provojn la ĉinaj entreprenoj spertis en la fremdlandoj? Kiajn atingojn ili gajnis?

La ĉino en la pollanda ĉina rondo, Chai Hongyun estas influa persono. Antaŭ 8 jaroj sinjoro Chai sole iris al Pollando el Ŝanhajo kun 300 usonaj dolaroj. Spertinte malfacilan starigon de la entrepreno, li sukcese tenis ĉinan restoracion. Poste li turnis sin al turismo kaj ĉinlingva trejno. Nun Chai komencis la operacion de ĉina eksportaĵa foiro en Pollando. Li volas, ke la foiro fariĝos la komerca kunlabora platformo de Ĉinio kaj Pollando. Kvankam Chai estas sukcesa modelo de la ĉina komercisto en la pollanda ĉina rondo, tamen lia "trisaltado" estas ne tiel facila.

En la centro de Varsovio, Pollando, estas la ĉina restoracio, kies komerco prosperas. Enirinte la restoracion, vi vidas dekoracion de klasika beleco. Kun la muziko de la orienta ritmo, la restoracio estas plena de forta ĉina gusto. La ĉina restoracio kun 4 ĉenbutikoj estas la fundamenta ŝtono, per kiu Chai komencis sian karieron. Parolante pri la malfaciloj en Pollando, Chai diris, ke tio estas nepra vojo al sukceso. En 1994, li iris al Pollando kun 300 usonaj dolaroj. Tiam por ŝpari monon, li ne volis preni aŭtobuson. Li diris:

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto