Vizitu Forumon

Rakonto pri Ye Qing, aŭstralia ĉindevena entreprenisto

(GMT+08:00) 2012-10-25 16:45:30


Ye Qing  (maldekstre) gajnis la jarajn premiojn Tutmondiĝo kaj Eksporto sub la premio Lukto de la revuo Fabrikista Monato


En la lastaj 20 jaroj pli kaj pli da ĉinoj enmigris en Aŭstralion. Ili estis inteligentaj, diligentaj, kuraĝaj, kaj senĉese progresemaj, pro tio ili laŭgrade elstaris en rondoj komercaj, sciencaj kaj politikaj kaj formis novajn figurojn de ĉindevenuloj. Entreprenisto Ye Qing ĝuste estas unu el ili.


La premio Lukto de la revuo Fabrikista Monato, aljuĝita en ĉiu jaro, estas la plej alta, ankaŭ la unika en la aŭstralia fabrika industrio, kaj en la konkuro por la premio partoprenas amaso da internaciaj famaj entreprenoj. En 2009, la grupo Aunew samtempe gajnis la jarajn premiojn Tutmondiĝo kaj Eksporto sub la premio Lukto de la revuo Fabrikista Monato. Sinjoro Ye Qing estas ĝenerala direktoro de la grupo. Pri la gajno, Ye Qing sentas sin surprizita kaj fiera. Li diris:

"En la fina listo por la premioj troviĝas japana aŭta kompanio Toyota, aŭstralia aŭta kompanio Howden kaj entreprenoj pri ĉasaviadiloj kaj ŝipoj, kompare kun ili nia grupo estas malpli fama. Pro tio ni neniam imagis ricevi la premiojn. Tial kiam la du premioj estis donitaj al ni, ni estis ege surprizitaj."

La grupo Aunew estas la plej granda kompanio pri fabkriko de medikamentoj en Aŭstralio kaj Nov-Zelando. La ĉefstabejo de la grupo sidas en la aŭstralia urbo Sidnejo. Pro sia modesto, antaŭ 2009 Ye Qing estis nekonata, ankaŭ la grupo Aunew malfama. Pro la gajno de la du premioj, Ye Qing estis ekkonata de la publiko.

Komence de la 90-aj jaroj de la lasta jarcento, Ye Qing venis al Aŭstralio por lernado. Laŭ Ye Qing, lia sukceso profitas de sia enmigrinteco. Li diris:

"Tiam multaj aŭstraliaj entreprenoj ekspluatis la azian merkaton, sed multajn jarojn ili ne sukcesis. Sed niaj produktoj eniris en merkatojn de Japanio, Sudkoreio kaj Malajzio. Kial ni sukcesos? Ĉar ni bone utiligis resursojn de aziaj enmigrintoj. Ni kunlaboris kun la personoj, kiuj posedas merkatajn resursojn de siaj prapatraj hejmlandoj, kaj tra ili niaj produktoj eniris en la merkatojn. Tio estas la aparta vojo de nia grupo."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto