Vizitu Forumon

Mikroblogo influas la registaron sane funkciigi la publikan povon

(GMT+08:00) 2012-11-13 09:23:49

Sekve, la programa teamo establis la oficialan mikroblogon. Li publikigas la konton por la monkontribuo. Tio allogas milionojn da homoj malavare mondonaci kaj parte solvis la problemon pri malsato de vilaĝaj infanoj. La programo akcelis la registaron efektivigi planon por plibonigi la nutroliveron al vilaĝaj lernejanoj en la jaro 2011. Ĉiujare la registaro asignis 16 miliardojn da juanoj por tio. Tio favoras 26 milionojn da elementaj lernejanoj en 680 gubernioj.

Laŭ enketo de Ĉina Akademio por Sociaj Sciencoj, ĝis junio de 2012, inter 5 ĉinaj retumantoj estas unu mikrobloganto, sumiĝas al 274 milionoj da personoj, kiuj mikroblogas tage pli ol 100 milionojn da mesaĝoj. La mikroblogo forte influas la publikan opinion.

Lastajn jarojn, la ĉina registaro pli kaj pli priatentas la gravan rolon de mikroblogo. Amaso da ŝtataj funkciuloj mikroblogadas. Laŭ statistiko de ĉina fama retejo www.sina.com.cn ĝis fino de septembro, jam estas pli ol 50 mil mikroblogejoj por oficaj aferoj, kiuj ampleksas 34 provincojn kaj regionojn, kaj centre rilatas al ties fakoj polica, junulara, turisma, medicina kaj aliaj. Tiel oni nomas la jaron 2011 la komenca jaro de ĉina ofica mikroblogo. Specialistoj montris, ke la funkciado de ofica mikroblogo estas mejloŝtono de la registaro publikigi sian informon, ĝi estas ŝanĝiĝo de disvastigon al komunikado, ŝanĝiĝo de voĉo al pripenso; ĝi esprimas la ŝanĝiĝon de la ĉina kompartio je la ideo pri regpotenco. Sinjoro Zhu Huaxin estas ĉefsekretario de opinisondejo de la reto www.people.com.cn, li diris,

"La registaro aŭskultas la popolanajn opiniojn pere de ofica mikroblogo, kaj perrete garantias la rajtojn de ĉinaj civitanoj en informiĝo, partoprenado, elparolo kaj superrigardo. El la unudirekta informado de registaraj politikoj al dudirekta interaktivigado inter la registaro kaj popolanoj, la ofica mikroblogo fariĝas portilo kiu plej impete disvolviĝas. Ĝi elmontras la novan ideon pri regpotenco de la Ĉina Komunista Partio progresanta kun la tempo. La ĉina kompartio starigas en la interreton la klasikan popolamasan linion."

Mikroblogo faris ĉiujn "ĵurnalistoj". Ĉu pri la filantropio aŭ publika utiligo ĉu en la registara decido aŭ sur la kampo de sociaj aferoj. 140 ideogramoj de mikroblogo nepercepteble ŝanĝas la socian ekologion de Ĉinio, ŝanĝas la dialogan manieron inter la registaro kaj popolanoj: en la aktuala adoptiĝo al la nova cirkonstanco la registaro sane kaj stabile funkciigas la publikan povon sur la suna vojo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto