Vizitu Forumon

Bulgara vino en Ĉinio

(GMT+08:00) 2012-11-20 17:55:23

En septembro kaj oktobro ĉiujare, estas okupitaj la geedzoj sinjoro Tsvetan Tsanev kaj sinjorino Raina, ĉar tiam vinberoj maturiĝas kaj ili komencas fermentigi vinon.

La geedzoj persone fermentigas vinon dekojn da jaroj kaj posedas multajn spertaĵojn pri fermentigado. Sinjorino Raina diris:

"Tio estas ŝlosila regi la procezon de la fermentado. Ĉar se la temperaturo estas alta, la vino acidiĝos,tial oni devas ĝustatempe malpliigi la temperaturon, alie la vino fariĝos vinagro."

Bulgario estas unu el la fontoj de vino, kaj ĝis nun en Bulgario oni ankoraŭ uzas plej antikvan manieron por planti vinberojn kaj fermentigi vinon. En la lastaj jaroj, pliiĝis senĉese la produkta kvanto kaj la eksporta kvanto de bulgara vino. Sed antaŭ 5 jaroj sinjoro Svetoslav Spasov trovis neniun bulgaran vinon en Ĉinio, pro tio li faris agon, ian frenezan en okuloj de aliaj personoj.

"Tiam en Ĉinio mi ne povis aĉeti bulgaran vinon, tial mi importis 240 botelojn por drinko, el tio mi sentis min pli proksima al mia hejmo."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto