Vizitu Forumon

Scienca kaj teknika disvolviĝo en la lastaj 10 jaroj

(GMT+08:00) 2012-11-16 18:13:43

En la mezo de la lasta jarcento Usono kaj Sovetio komencis la lunesploran projekton. En 1969 usona astronaŭto surluniĝis. Post eniro en la 21-a jarcento estiĝis la nova entuziasmo de lunesploro en la tuta mondo. En 2007 Usono publikigis la novan planon de Reveno al Luno, Japanio kaj Hindio ankaŭ pafis respektivajn sondilojn.

En okuloj de Wu Weiren, ĉefinĝeniero de la ĉina lunesplora programo, Ĉinio estas la plej lando, kiu plej malfrue komenci sian aktivadon en la nova raŭdo de la lunesploro, tamen Ĉinio ne estas postiĝinta en la mondo.

"Japanio kaj Hindio komencis la esploron pli frue ol ni. Ni komencis malfrue kaj havas egalan nivelon kompare kun ili, tamen ni havas pli altan celon kaj tenas pli grandan rapidecon."

La lunesplora programo estas nur unu ekzemplo de la alta tekniko, kaj oni povas diri, ke ĝi estas ordinara atingo en la teknika kampo. En la lastaj jaroj en altnivela teknika kampo Ĉinio atingis rimarkindajn sukcesojn. En 2003 Ĉinio sukcese lanĉis la spacŝipon Shenzhou n.5, kiu unuafoje sendis astronaŭton Yang Liwei al la astro, kaj pro tio Ĉinio fariĝis la 3-a lando, kiu havas la kapablon memstare sendi homon al la astro. Poste Ĉinio daŭre sukcese pafis kvar kunhomajn spacŝipojn, kaj la nombro de kosmonaŭtoj kreskis de 1 ĝis 3, inter ili estas virina astronaŭto.

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto