Vizitu Forumon

"Penige sed kontentige" --- ĉinaj min-inĝenieroj en Argentino

(GMT+08:00) 2012-11-26 11:17:49

"Ĉiutage ni ir-reire veturas 60 ĝis 100 kilometrojn sur la serpentuma vojo en altebenaĵo, kiu estas plene kovrata de montaro. Ĉiufoje estas danĝeraj kaj veturigo kaj laboro en plena aero."

Krom malfacilo kaj danĝero de laboroj, la ĉiam ekzistanta obstaklo por eksterlandaj ĉinaj laborantoj estas, ke de tempo al tempo obsedas ilin la soleco kaj hejmsopiro. Malgraŭ tio, Wang Yusheng tiel opinias:

"Konsidere al la min-strategio de Ĉinio, estas iuj, kiuj neeviteble tion faras, ĉar tio favoras al mia lando iri eksterlanden. Se ĉiu zorgus pri sia familio, kiu sin okupus pri la laboroj?"

( La pitoreskoj ĉarmegas, dume penigas la ĉinajn min-inĝenierojn. )

Kvankam la inĝenieroj jam dediĉis preskaŭ ĉion al siaj laboroj, tamen ili devas alfronti ankaŭ dubojn pri transnacia riĉfonta projekto de Ĉinio. Pri tio, spertoriĉa Wang Yusheng diris:

"Fakte estas ambaŭvenkaj la du kunlaboraj flankoj. Ĉinaj kompanioj iras al fremdaj landoj kaj liveras al ili kapitaloj, kiuj estas treege postulataj de la landoj. Tiel kunmetiĝas la mono kaj resurso, kaj tio sendube estas profitodona por la du flankoj."

Krome, Wang Yusheng diris, ke en estonteco ĉinaj min-kompanioj kiel Jinshan sin direktos al alta mediprotektado kaj malalta poluado.

"Mi opinias, ke estas neakcepteble fari min-ekspluatadon je la kosto de medio. Oni devas serĉi novan vojon favore kaj al mediprotektado kaj al oportuna utiligo de riĉfontoj, tio probable estas la optimuma rimedo por ke la homaro vivu en la planedo. Nun sciencistoj tra la mondo ja serĉas la vojon kiel pli avangardan metodon pri mino-sondado. Por ekspluatado en estonteco, tiun la tuta mondo prenas en konsideron."

(Ding Xiaosong)


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto