Vizitu Forumon

Ĉinoj pli ŝatas sporton

(GMT+08:00) 2012-11-29 16:27:57

Profesoro Yu Shanxu, vic-estro de Tianjin-a Sporta Instituto, opinias, ke Ĉinio forte antaǔenpuŝas sportadon de la loĝantaro, tio estas konforma ne nur al disvolva regulo de ĉina ekonomia socio, sed ankaǔ al la monda tendenco.

"Laǔ konigo, jam registaroj kaj aǔtoritataj organizoj pri sporto el pli ol 80 landoj publikigis sistemon pri plano, projekto kaj rimedo de popola sportado. Ekzemple Usono havas "planon pri sana civitano" kaj plenumas sistemon de "prezidenta sportada premio", Aǔstralio disvolvas movadon "trovi 30 minutojn por sportado", Japanio ellaboris "sportan disvolvan taktikon por la 21-a jarcento, en Francio oni naĝas por 80 metroj, kuras por 800 metroj kaj promenas por 8000 metroj kaj en Belgio estas programo, ke ĉiuj familianoj kuras kilometron. Tial tio fariĝas tendenco."

Profesoro Yu esprimis, ke por plenumi la programon, la ĉina registaro kolektas kapitalon el multaj flankoj por garantii la financan subtenon kaj ne multe ŝarĝi sin:

"Post publikigo de Programo pri Korpofortigado de la Popolo, la registaro donis pli da atento kaj pliigis financan enmeton al tio. Ŝtata Sporta Administracio asignis kapitalon por korpfortigado de la tuta popolo. Samtempe diversaj regionoj asignis kapitalon por disvolvi korpfortigadon, ekzemple korpfortigada projekto de la tuta popolo, korpfortigada projekto de la kamparanoj, ktp."

Sekve de disvolvo de ĉina ekonomia socio kaj altiĝo de fervoro por sportado de la popolo, de la lastaj jaroj servaj profesioj de sportado disvolviĝas rapide kaj multaj amuzaj sportaj programoj fariĝas varmaj punktoj de la socia investo.


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto