Vizitu Forumon

Memgvida vojaĝo-movforto al la turismo de Hongkongo

(GMT+08:00) 2012-12-12 18:21:48

Ankaŭ la hotela industrio estas rekte favorata pro la memgvida vojaĝo. En la lastaj jaroj, prezo de tieaj hoteloj grandmezure altiĝis, kaj loĝ-proporcio estis en alta nivelo. Turistoj de la ĉina landinterno senĉese pliiĝantaj donas grandan kontribuon.

Kosmopolita Hotelo en Hongkongo estas kvar-stela hotelo. Sinjoro Stewart Chen, direktoro de la hotelo pri publikaj rilatoj, konigis, ke en la komenco, la hotelo koncentris sian atenton nur al alilandaj vojaĝantoj, post ekpraktiko de la politiko de memgvida vojaĝo, la nombro de turistoj de la ĉina landinterno okupas preskaŭ 50% de la loĝantoj de la hotelo.

"Por ni ne troviĝas libera sezono aŭ okupata sezono, ĉar en ĉiu tago venas multaj gastoj. Estas oportune por tiuj vojaĝantoj de la ĉina landinterno viziti Hongkongon en semajnfino."

Tiuj turistoj ankaŭ estas giganta movforto de podetala komerco de Hongkongo. Sur tieaj stratoj ĉie videblas butikoj de kosmetikaĵoj, modaj vestoj, prisanaj produktoj, juveloj kaj horloĝoj kun famaj markoj. Varia elekto kaj favora prezo, kiu estas almenaŭ 20% malpli ol tiu en la ĉina landinterno, forte stimulas aĉetadon de tiuj turistoj.

En Hongkongo ĝenerale lokanoj parolas per la kantona dialekto, tamen por allogi tiujn turistojn, flue paroli per la ĉina komuna parollingvo estas necesa kapablo de vendistoj. Kiam vi venas al iu butiko, oni salutas vin per la komuna parollingvo.

Same kiel aliaj samprofesiuloj, sinjoro Ronald Cheung, deĵoranta direktoro de la Kosmopolita Hotelo, kiu okupiĝas pri la turisma afero preskaŭ 20 jarojn, havas fidon pri perspektivo de la turisma afero de Hongkongo.

"Estas ne imageble, ke la nuna turisma afero estas tiel bona. La estonteco certe estos pli bona."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto