Vizitu Forumon

Nova metodo de jungado de la Flava Rivero

(GMT+08:00) 2012-12-13 17:29:59


(Xue Songgui)

Xue Songgui esprimis, ke malfacilo en la popularigo de tiaj brikoj estas en koncepto de popolamasoj kaj en koncerna politiko. Li diris:

"Pasinte popolanoj konstruis domojn per argilaj brikoj, la brikoj el ŝlimo estas pli pezaj ol argilaj, post teknika plibonigo naskiĝis novaj produktoj, kaj ilia pezo estas sama kun tiu de argilaj brikoj, sed la tradicia koncepto ankoraŭ influis popolamason, tial la popularigo ne estas bona. Cetere, oni faras taksadon pri sekureco de brikoj por konstruado, tial troviĝas problemo en koncernaj politikoj. En la venonta periodo la menciitaj problemoj devos esti solvitaj."

Laŭ antaŭkalkulo, la jara kvanto de utiligita ŝlimo de la Flava Rivero por produkti brikojn estas preskaŭ 6 milionoj da kubaj metroj.

Xue Songgui diris, ke estonte ŝlimo estos uzata por plenigi mankon pro elfosado de karbo. Li diris:

"Antaŭe oni uzis eluzitajn aĵojn, sed ilia kvanto estas malmulta, aliflanke iuj estas poluciaj kaj ne povas rekte esti uzataj, plenigi la mankojn per ŝlimo estas kaj solvo de ŝlimo de rivero kaj solvo de karbeja sinko."

Pri postulo de diversaj lokoj, la akvoutiliga komitato de la rivero ellaboras ĝeneralan framan aranĝon kaj ĉiuflankan planon por science jungi kaj utiligi ŝlimon, kunaranĝi utiligon de ĉebordaj lokoj de la rivero, science kaj konvence utiligi ŝlimon kaj samtempe stimuli ekonomi-disvolvon de ĉebordaj lokoj.

Xue Songgui diris, ke kurantjare fondiĝis centro sub la komitato pri utiligo de resursoj de ŝlimo, kaj la centro kunlaboros kun lokaj registaroj kaj scienc-esploraj akademioj en esplorado de pli bonaj kaj pli multaj metodoj por jungi kaj utiligi ŝlimon. Li diris:

"Ni esperas, ke per la platformo oni klopodos kaj kreos vojon por jungi ŝlimon. Ni opinias, ke la perspektivo estas brila."


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto