Vizitu Forumon

Ekologia civilizacio antaŭenigas modernigon de socialismo

(GMT+08:00) 2012-12-17 15:28:25

En la lastaj jaroj incidentoj pri media poluo estigis reagojn de la tuta socio kaj grandan atenton de fremdaj landoj. Xiao proponas, ke oni devas pli multe utiligi fortojn de popolaj societoj kaj la merkato por progresigi la ekologian civilizacion.

Laŭ nekompleta statistiko, la resursa konsumo de Ĉinio okupas preskaŭ 20 procentojn de la mondo, kaj la karba konsumo proksimiĝas al la totala kvanto de ĉiuj aliaj landoj, kaj preskaŭ duono de la petrola konsumo de Ĉinio dependas de la importo. Ĉinio tre multe dependas de diversaj resursoj dum sia evoluo, kaj samtempe la vasta evoluigo de Ĉinio kaŭzas gravan poluon al la medio. Koncerne la kontraŭdirojn de la mediaj problemoj kaj evoluigo Xiao opinias, ke Ĉinio devas paralele antaŭenigi regadon kaj konstruadon. "Ĉinio devas eviti la vojon 'traktado post poluo', kiun la okcidentaj landoj prenis, kaj paralele antaŭenigi la konstruadon kaj la regadon, kaj eĉ doni prioritaton al la regado."

De post sia 16a Tutlanda Kongreso, la Komunista Partio de Ĉinio pli multe emfazas la gravecon de la progresigo de ekologia civilizacio. Fronte al la internacia komunumo Ĉinio ĉiam plenumas siajn promesojn per efektivaj agoj. Enlande ĝi starigis devigajn celojn pri mediprotekto la unuan fojon en la 11a Kvinjara Plano kaj decidis elimini energivorajn industriajn sektorojn. Nun Ĉinio jam estas survoje al la verda disvolviĝo.

redaktita de Yu Rongkang


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto