Vizitu Forumon

Sanprotekto fariĝis nova vivmaniero de ĉinoj

(GMT+08:00) 2012-12-24 17:08:29

Sinjorino Ma farigas por si la sanprotektan masaĝon jam de kvin jaroj, ŝi opiniis, ke persisti en la masaĝo utilas al sano.

 

"Per la masaĝo, mia korpo estas pli bona. Ekzemple, malgrandiĝis aŭ malaperiĝis la nodoj en mia korpo per la drago. Antaŭ ol mi farigis por mi la masaĝon, miaj manoj kaj piedoj ĉiam estis malvarmaj, nun, ne ĉiam. Ankaŭ mildiĝas la dorsa doloro. Mi volas persisti en la masaĝo por reakiri mian sanon."

La bezono de merkato nepre stimulas la disvolviĝon de la industrio. Laŭ la postulo de klientoj, ĉiuj sanprotektejoj iniciatas siajn sanprotektajn projektojn. Estro de iu beligejo diris, ke laŭ la ŝanĝiĝo de sezono kaj klimato kaj la korpaj statoj de klientoj, la beligejo rekomendas taŭgajn projektojn al klientoj.

Krome, ĉiuj sanprotektaj institutoj tre alte atentas la trejnon al servistoj. Beligistino Qi diris, ke laborante kiel la beligistino, ŝi ellernis multajn utilajn sciojn. Ŝi ofte dividas la sciojn kun klientoj.

"En la beligejo mi lernis ne nur multajn masaĝajn teknikojn, sed ankaŭ sciojn pri sanprotekto. La beligejo ofte organizis kursojn pri meridiano kaj sanprotekto. Kiam mi servas, mi ankaŭ diras al ili la sciojn, kio tre plaĉas al ili."

Kiel diras la proverbo, korpo estas kapitalo de revolucio. La atento al sano reflektas la amon de homo al vivo. Kiel la diro de sinjorino Ma, oni atentas sanon kaj sanprotekton, tio estas unu flanko levi vivkvaliton, kaj ankaŭ manifestas, ke kun la pliboniĝo de vivkondiĉoj, oni povas serĉi pli sanan kaj pli brilan vivon.

Karaj amikoj, dankon pro via aŭskulto. Mi deziras, ke vi malstreĉu vian menson kaj serĉu sanan vivmanieron, sane kaj ĝoje vivu ĉiutage!


1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto