Vizitu Forumon

Ne utilas"reekvilibriga" strategio de Usono

(GMT+08:00) 2012-12-31 15:02:43     Redaktoro:Lina

De la lastaj jaroj, Usono senĉese detaligas siajn strategiajn planojn kaj aranĝojn en la azipacifiko, ekz. pliigi militajn dispoziciojn kaj manovrojn, emfazi politikon kaj sekurecon ĉe aliĝo al Pinta Konferenco de Orienta Azio kaj proponi fondon de "Pakto de Transpacifika Partnereco" por konduki la ekonomian disvolviĝon de la azipacifiko. Precipe, post reprezidentiĝo Barack Obama elektis la azipacifikon kiel la unuan vizitan lokon. Tio plue montras, ke Usono intencas ludi pli grandan rolon en la azipacifiko.

Sed malfacilas al Usono havi celitan efikon per la serio da "reekvilibrigaj" rimedoj. La azipacifikaj landoj bone konscias, ke propra disvolvo profitas de paca kaj stabila najbara medio. Ili tamen ne volas esti ŝako de potencaj landoj. Estas la plej bona ekzemplo, ke Asocio de Sudorientaziaj Landoj kaj koncernatoj lastatempe ekigis intertraktadon pri konstruado de azipacifika liberkomerca regiono. S-ro Guo Xiangang, vicdirektoro de Ĉina Instituto de Internacia Studado, montris, ke fakte Usono pli multe perdas ol gajni en la procedo de reveno al la azipacifiko.

"Unuflanke, Usono atingis sian celon bridi Ĉinion per estiĝo de iuj ĝenoj; aliflanke najbaraj landoj de Ĉinio malfidas usonan promeson. Do kiajn profitojn Usono donas al tiuj, kiuj kia Filipinoj estigas ĝenojn al Ĉinio? Tiuj landoj eble opinias, ke subteno de Usono restas nur buŝa. Usono ĉefe utiligas tiujn landojn kaj tiele estigas ĝenojn al Ĉinio."

1 2 3 4
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto