Vizitu Forumon

Mubarak en malliberejo

(GMT+08:00) 2013-01-04 14:12:32     Redaktoro:Xu Yunying

La 30-an de junio, 2012, Mohamed Morsy, la unua egipta prezidento elektita de la popolo, oficiale faris ĵuron por sia oficiĝo, kio signifas la finon de Mubarak-reĝimo daŭranta ĉirkaŭ 30 jarojn. Samtempe la kaira kriminala tribunalo kondamnis Mubarak al dumviva malliberigo per la akuzo pri murdo de manifestantoj kaj malversacio kaj koruptiĝo. La ĉiokonkera homo politike forta estis metita en malliberejon. Hodiaŭ ni kune atentu la egiptan eksprezidenton Al-Khair Al-Mubarak.

La 2-an de junio, 2012, post 49 tribunalaj sesioj dum 10 monatoj, la kaira kriminala tribunalo oficiale decidis, ke la egipta eksprezidento Al-Khair Al-Mubarak estis kondaminita al dumviva malliberigo.

La 25-an de januaro, 2011, eksplodis grandskala kontraŭregistara manifestacio en Kario. Komence Mubarak, kiel tiama egipta prezidento, ne konsciis la gravecon de la afero. Kun pligrandiĝo de la situacio, li faris kelkajn reformadon kaj cedon, ekzemple ŝanĝi ĉefministron, unuafoje nomumi vicprezidenton de post 30 jaroj, garantii reformadon ktp. por turni la situacion. Tamen la manifestaciantoj ĉiam ne volis cedi.

Fakte antaŭ pluraj horoj de sia eksiĝo, Mubarak ankoraŭ opiniis, ke li ne povas esti renversita. En la 10-a de februaro, 2011, li faris televidan parolon kaj dekaris, ke li ankoraŭ rezervas al si la prezidentan postenon kaj transdonas nur kelkajn rajtojn al vicprezidento Sulaiman B. Muhammed.

"Laŭ la konstitucio, mi decidis transdoni kelkajn rajtojn al vicprezidento Sulaiman B. Muhammed. Mi tre klare scias, ke Egiptio nepre povas venki la malfacilojn. Mi firme daŭrigas preni sur min la respondecon, protekti la interesojn de la konstitucio kaj la popolo, ĝis la regpotenco estos transdonita al la homo, kiu estas elektita de la popolo en ĉi tiu jaro."

1 2
Viaj Komentoj
konfeso    
Anonco
Forumo
Nomo
Pasvorto